Distrikto Norda Saksio
Aspekto
(Alidirektita el Distrikto Nordsachsen)
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia lando: | Saksio |
| Administra urbo: | Torgau |
| Areo: | 2 020 km² |
| Loĝantoj: | 199 422 (fine de 2024) |
| Loĝantoj po km²: | 101 |
| Aŭtokodoj: | TDO, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj DZ, EB, OZ, TG kaj TO |
| Komunumoj: | 30 |
La distrikto Norda Saksio (germane Landkreis Nordsachsen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Torgau. La distrikto kovras areon de 2 020 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 199 422 loĝantojn.
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Torgau-Oschatz kaj Delitzsch. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Leipzig - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

| ||||||
| ||||||||