Saltu al enhavo

Zwenkau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zwenkau
Blazono
Zwenkau (Germanio)
Zwenkau (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • urbo
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto Distrikto Leipzig
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03 42 03
Poŝtkodo 04442
Aŭtomobila kodo L
Oficiala Municipokodo 14729430
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Holger Schulz
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Bürgermeister-Ahnert-Platz 1
Demografio
Loĝantaro 9305 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 13′ N, 12° 19′ O (mapo)51.217512.324166666667Koordinatoj: 51° 13′ N, 12° 19′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 130 m
Areo 46,21 km²
Oficiala retejo https://www.zwenkau.de/
vdr

Zwenkau [CVENkaŭ] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la en aŭgusto 2008 fondita distrikto Leipzig de la federacia lando Saksio, kaj antaŭe estis parto de la tiutempa distrikto Leipziger Land. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 9 305 loĝantojn sur areo de 46,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 205 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Leipzig, Markkleeberg, Böhlen, Neukieritzsch, Groitzsch kaj Pegau.

Al Zwenkau ankaŭ apartenas la teritorio de la ne plu ekzistanta vilaĝo Eythra [eRItra], kiu estis forigita por subĉiela minejo de lignito (brunkarbo).

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo Eythra vivis interalie la oraĵisto, komunisto kaj esperantisto Hans Franke (n. probable en 1906, m. en 1930), kiu estis murdita en 1930 ĉe antaŭbalota propagandado por la Komunista Partio de Germanio en sia loĝloko.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
urba kirko
domo Rabe en stilo Bauhaus
la eksa urbodomo