Karmelana konvento (Jena)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Iama karmelana monaĥejo en Jena

La Klostro Sankta Kruco (germane: Kloster zum heiligen Kreuz) estis monaĥejo de la karmelanoj en Jena, Germanujo ekzistinte en la jarcentoj 15-a kaj 16-a. Ĝi troviĝis kun preĝejo samnoma en la setlejo Zweifelbach sude antaŭ la mezepoka urbo, apud la nunta teatrejo. Kelkaj eroj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Dum la lastaj jaroj la restaĵoj denove prezentas sin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1382 estis laŭnecesa centreto de karmelanoj el Pößneck en Jena. En 1414 raportis la provinciestro ordena ke li ricevis areon en Jena por daŭra klostrosurkonstruo. De 1418 datumas dokumento en kiu la urba konsilantaro transdonis al la ordenanoj teritorion en Zweifelbach kun la rajto uzi la Kruco-kirkon tiean. La margrafoj Frederiko kaj Vilhelmo de Meißen vigle subtenis fondon de monaĥejo pro kio oni ambaŭ anigis samjare ĉe la karmelanan fration. Krom la dominikanoj kaj la cistercianoj temis pri la tria klostro en Jena. Komence la konstrulaboroj ŝajne lame progresis sed poste la monaĥejo povis sufiĉe bone vivteni sin danke al donacoj kaj siajn posedaĵojn.

En 1524 laŭ ordono de politikistoj la plejparton de la posedaĵoj (ekz. kazublojn altvalorajn, la meblaron, la kaso kun ŝparita mono) transportitis al la urbodomo por vendo. La elspezoj disdonitis inter la malriĉuloj. En 1525, dum la kamparanaj ribeloj, la monaĥejo maroditis kaj damaĝitis. Poste vivis surloke ankoraŭ naŭ monaĥoj antaŭ la malfermo fina en la jaro 1529. Poste la ejaro kadukiĝis kaj uzitis parte kiel konstrumaterialfonto por aliaj aĵoj.

Ekde aprilo 2017 la iama monaĥeja korto kaj du ankoraŭ ekzistantaj ejeroj (sakristio kaj kapitula salono) invitis onin je ripozumado; tie eblis ankaŭ viziti interesan ekspozicion pri la konventa historio.

Strukturoj[redakti | redakti fonton]

Estris la konventon prioro kiu laŭ la kutimoj de la 15-a jarcento, samtempe estis ankaŭ studomajstro. Laŭ la ordenaj idealoj ja gravis la eduko kion atestas lernigaj kaj studaj estroj kaj biblioteko kiu parte saviĝis eĉ post la abolicio klostra. Krome oni la funkcio de kapelano, predikisto kaj sakristiano.

Multaj fondaĵoj vivtenis la klostron; tre gravis la messtipendioj, donacoj kaj malgrandaj terenoj (kun unu vitejo). Faritis ankaŭ malgranda kvanto da biero por la monaĥoj mem. La en 1524 oficiale ŝtelita posedaĵaro supozigis onin je bonstato de tiu ĉi monaĥejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matthias Rupp: Das Karmelitenkloster Zum Heiligen Kreuz in der Jenaer Vorstadt Zweifelbach. (= Dokumentation Band 9.) Städtische Museen Jena 2002, ISBN 3-930128-53-5
  • Ulf Häder, Matthias Rupp: Das Karmelitenkloster in Jena. Marienverehrung und Lutherausgabe. JenaKultur und Städtische Museen Jena 2017, ISBN 978-3-942176-46-0
  • Matthias Rupp: Archäologische Untersuchungen im ehemaligen Karmelitenkloster Zum Heiligen Kreuz in Jena. In: Alt-Thüringen. Band 34. 2001. p. 246–283. (pdf)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]