Saltu al enhavo

Rosenbrauerei Pößneck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosenbrauerei Pößneck
registrita markonegocobierfarejo vd
Dum 1866 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Pößneck
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr
la bierfarejo en 1999

Rosenbrauerei Pößneck estas kompanio kun limigita respondeco kaj bierfarejo en Pößneck, Germanujo (Dr.-Wilhelm-Külz-Straße 41). Ĝi estas en familia posedo. En 2015 oni produktis 51.300 hektolitrojn da biero kaj limonadbiero kaj 19.200 hl da senalkoholaĵoj.[1]

Antaŭhistorio bierfara surloka[redakti | redakti fonton]

En 1445 rajtis ĉ. 120 burĝoj bierfaradi. Tiaj kutimoj validis ĝis 1850. Jam frue bieroj el Pößneck liveritis ĝis Vajmaro. En 1589 urba konsiliano starigis je la strato Krautgasse novan maltejon kaj kaldronejon rekte sur puto kun akvo el la fonto Mönchsquelle (Unterer Hain). En 1656 la turingia landgrafo Frederiko Vilhelmo permesis novajn bierfarregulojn por la urbanoj. Aldone ordonitis ankaŭ impostodevo kio tuj pretigis multajn monojn por publikaj projektoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

fakturo el 1917, kiam oni estis kortega liveristo por la dukoj de Saksio-Meiningen

De 1850 ĉiu ajn rajtis kandidati por bierfaristeco kaj en 1863 venis ĝenerala libera metiumado. Sekve fonditis en 1866 ĉe la Roza muelejo nova bierfarejo fare de la sinjoroj Albert, Schilling kaj Walter. Post pluraj ŝanĝoj posedantecaj luprenis la tuton en 1883 Eduard Schaar kaj Richard Wagner; Wagner en 1895 sola posedanto iĝis. La nomo Rosenbrauerei estiĝis jam komence de la 1890-aj jaroj. Je la matenkrepusko de la 20-a jarcento produktitis po 33 hektolitroj por jaro.

Etendigo firmaa iĝis en 1910 per enkorpigo de la entrepreno "Bavariabrauerei" kaj en 1923 de "Bergschlößchenbrauerei" (de Bad Köstritz). En Kurt Wagner transprenis el la patraj manoj la fabrikon. Tiutempe ekis ankaŭ la fervoja transporto de bieroj en multajn germanajn grandurbojn, i.a. ankaŭ Lepsikon. Aĉetitis en 1928 enboteligmaŝino kaj barelpurigsistemo. Samjare la stoka kelo lokitis je pli profundan loko kaj 20 grandaj deponbareloj alvenis.

Ŝanĝiĝo je kompanio kun limigita respondeco[redakti | redakti fonton]

En 1930 faritis entreprenspeca ŝanĝo kaj samjare multaj alikonstruoj startis (kontoro, fridejo). Ĝis 1934 aliaj aferoj novigitis (forĝejo, fermentokelo, botelpurigmekanismo) kaj modernigitis la barelfaro kaj - riparo (kalfatrejo, ĉarpentejo). Krome instalitis teknika buroo (1936) kaj porlaborista ripozumejo. Diversaj novaj muntaĵoj okazis ĝis 1941. En 1943/44 produktitis pli ol 51.000 hektolitroj malgrau ĉiuj enmilitaj porciumoj de krudaj materialoj.

Komunistaj ĉikanoj[redakti | redakti fonton]

En julio transprenis la entreprenon Richard Wagner. En 1948/49 li forsenditis el la respondeco kaj eĉ arestitis sub politikaj pretekstoj. Post liberiĝo kaj nova persekuto Wagner fuĝis en marto 1950 en FRG.

En la 7.6.1951 la tuto iĝis popolproprieta entrepreno sub la gvidado de VVB Südwest Erfurt. La sekvajn jarojn venis pligrandiĝoj kaj rekonstruo de lokoj por diversaj produktadetapoj. En 1973 investitis multe da mono por nova akvoprovizado. En 1961 la bierfarejo iĝis gvidanta entrpepreno bierfaraj por la Distrikto Gera kaje ekde 1969 troviĝis en Pößneck mem la komandejo de la trinkaĵ-kombinato de Gera. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj nealkoholaĵoj atingis porjaran kvanton de 115 miloj da hektolitroj. Krom Rosen-Pils, Rosen-Vollbier kaj Rosen-Bock konatas ege ankaŭ la nebieraĵoj Karena-Limonade kaj Selterswasser.

En 1974 la bierfarejo en Neustadt iĝis parto de la bierfarejo en Pößneck. Kiam venis la kombinata sidej en 1987 al Bad Köstritz la pößneck-anoj profitis per pli da memstareco enkombinata. Jam en 1982 oni difinis la liverradiuson je 45 km en la ĉirkaŭaĵojn de Pößneck. En la 1980-aj jaroj laboris tie ĉi 165 homoj kaj ambaŭ unuigitaj bierfarejoj atingis kvantojn grandajn kaj koncerne bieron kaj nealkoholaĵojn.

Reprivatigo[redakti | redakti fonton]

Transprenis en 1991 post Turniĝo la prapranepo de la kunfondinto, Nicolaus Wagner, la estradon kontinuigonte familian tradicion malnovan. Verdikton kontrau ties patro pro laŭdiraj komerckrimoj kasaciitis. Necesis multe da investado por la modernigo kaj restaŭrado. En 1991 la fonto de la bierfarakvo ricevis predikaton de natura minerala akvo. Tiam aldonitis al la ofertogamo la bierospeco Sĉwarze Rose kaj la minerala akvo Thüringer Heidequell. En 1996 inventis Black Tiger, la unua limonadbiero el nigra biero en Germanujo.

En januaro 2002 transprenitis la Bierfarejo de Ehringsdorf. Post investoj en Ehringsdorf restartis envajmara bierfaro en 2003.[2]

Fajrego en novembro 2009[redakti | redakti fonton]

Pro teknika difekto de komputila ekrano estiĝis incendio nokte en la 20.11.2009. Provizore freŝe farita biero transportitis en la Bierfarejon de Saalfeld por enboteliĝo. Regionhistorie interesis troviĝo de arkivdosiero dum la riparlaboroj kun interesegaj informoj pri la konstruhistorio.

Premioj kaj muzeo[redakti | redakti fonton]

  • 1992: DLG-premio (de: Deutsche Landwirtschaftsgesellschaft)
  • 1993: CMA-Gütesiegel (de: Centrale Marketing-Gesellschaft der deutschen Agrarwirtschaft]] por la speco Rosenpils.
  • 1995: Großer Preis (por Rosenpils kaj Schwarze Rose)

En la 10.8.2002 inaŭguritis bierfareja muzeo kun spekteblo de dokumentoj/bildoj i.a. pri la entreprenista familio, de boteloj, glasoj, etikedoj, biermatoj, maltmuelejo el la 1936-a jaro. Informatas ankaŭ pri la ĝenerala bierfarista historio en tiu ĉi regiono. La eksponitaĵoj ĉefe datumas ĝis la komenco de la 1960-aj jaroj.

Produktoj[redakti | redakti fonton]

  • Rosen Pils / alkohola forto: 4,8 % - gradoj de Plato: 11,5 °P
  • Schwarze Rose / alkohola forto: 4,9 % - gradoj de Plato: 12,3 °P
  • Rosen Spezial Pils / alkohola forto: 4,9 % - gradoj de Plato: 12 °P
  • Rosen Dunkler Bock / alkohola forto: 6,5 % - gradoj de Plato: 16,5 °P
  • Rosen Edel Hell / alkohola forto: 4 % - gradoj de Plato: 9,8
  • Rosen Kellerbier / alkohola forto: 4,8 % - gradoj de Plato: 11,5 °P
  • Margareten Bier. Böhmische Art / alkohola forto: 4,9 % - gradoj de Plato: 12,5 °P
  • Rosen Radler / alkohola forto: 2,6
  • Rosen Colabier / alkohola forto: 2,0

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]