Nigra biero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Köstritzer, tipo de nigra biero

Nigra biero - germane Schwarzbier - estas kategorio de aparte kolorintensaj malhelaj bieroj, kiuj origine venas el germanaj bierfarejoj. Nuntempe ili plejparte ekestas per malalta fermentado. La procentaĵo da alkoholo estas kutime inter 4,8 kaj 6 volumenaj procentaĵoj - do nigra biero malgraŭ sia densa aspekto ne estas pli ebriiga ol aliaj bierspecoj.

Sian (preskaŭ)nigran koloron la biero kutime ricevas per uzo de aparte malhela malto, kiu ankaŭ kaŭzas aparte fortan maltan guston, kiu foje memorigas iom pri gusto de kafo aŭ de amara ĉokolado. La "denseco" je substancoj transiĝintaj de malto kaj lupolo al akvo antaŭ la fermenta proceso estas pli ol 11 procentaĵoj (plejgrandkvante tiuj substancoj estas maltozo, proteinoj, enzimoj, vitaminoj kaj aromaĵoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine "nigraj bieroj" produktiĝis en Turingio, Saksio, orienta Malsupra Saksio kaj Brandenburgio; la plej frua mencio de nigra biero en dokumento el Turingio estas el la jaro 1543. Inter la aparte fervoraj ŝatantoj de nigra biero estis la germanaj verkisto Johann Wolfgang von Goethe kaj politikisto Otto von Bismarck. La entute plej longtempe produktata nigra biero venas el la urbo Brunsvigo kaj unuafoje dokumente menciiĝis en la jaro 1390.