Ehringsdorfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ehringsdorfer
negocobierfarejo vd
Dum 1840 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Sidejo Ehringsdorf
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr
Biefarejo tradiciriĉa en Ehringsdorf

Ehringsdorfer (germane: Brauerei Weimar-Ehringsdorf) estis tradiciriĉa bierfarejo en Ehringsdorf, Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kavalirbieno en Ehringsdorf kies unua mencio estis en la 14-a jarcento, akiritis en 1836 fare de la Heydenreich-oj. Ili fondis en 1840 Ritter­gutsbrauerei. Kompleta novkonstruo de la bierfarejo surloke okazis en 1890/91; la industrihistorie interesega macerejo (renovigita en 1933) viziteblas.

En 1946 la komunistoj senproprietigis la Heydenreich-ojn kiuj senprokraste fuĝis en la liberan okcidentan parton de Germanujo. Unu jaron poste la entrepreno enkorpigitis je la kooperativo Konsum­genossen­schaft Weimar.

Ekde 1950 la bierfarejo modernigitis kaj la gamo da bieroj pligrandiĝis (ekz. Vollbier Hell, Vollbier Dunkel, Jubilator, Malz­bier). En 1978 la bierfarejo premiitis pro sia elstara kvalito.

En 1995 ĉesis la bierfaradon ĝis la Wagner-oj el Pößneck, posedantoj de la tiea Rosen-bierfarejo, transprenis en 1999 la vajmaran firmaon. Kreskanta demando necesisigis ekfunkciigon de moderna macerejo en 2003. Ekde 2007 rehaveblas la tradicia speco Ritterbräu. La bierfarejo aktive partoprenis tradiciajn vajmarajn festojn (ekz. la ĉiujaran cepobazaron Zwiebelmarkt) dum kiuj elverŝatas biero el giganta barelo konstruita okaze de la ora geedziĝo de grandduko Karlo Aleksandro kaj Sophie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]