Ehringsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ehringsdorf ene de Vajmaro
Mario-kirko Ehringsdorf

Ehringsdorf estas kune kun Oberweimar urbokvartalo de Vajmaro, Germanujo.

Ĝi lime ĉirkaŭatas de la rivero Ilm, Ilm-parko kaj Kastelo Belvedere. Ĝi troviĝas sude de la urbokerno. Eĉ pli sude estas la federacia aŭtoŝoseo A 4. La Landa ŝoseo B 2261 pli eostas kiel ankaŭ la fervojlinio ĝis Jena. En Ehringsdorf loĝas ĉ. 6000 homoj.

Ehringsdorf ankaŭ laŭdatas pro la faro de elstara biero en la fabriko Ehringsdorfer.

Arĥeologia zono liberaera[redakti | redakti fonton]

Ekde 1908 oni trovis en la travertino-ŝtonrompejo de Ilm-valo krom ŝtonigitajn kreskaĵojn kaj besterojn ankaŭ restaĵojn de pleistocenaj homoj, kies aĝo estis pli ol 120 miloj da jaroj. Ill datumas de Eem-varmperiodo kaj kelkaj aĵoj eble aĝas eĉ pli ol 200 miloj da jaroj. Mondfama iĝis la en 1925 malkovrita t.n. Ehringsdorf-a prahomo (Ehringsdorfer Urmensch). La skeleta fragmento evidentiĝis kvazaŭ komplete konserviĝinta krania ujo. La multo de tiaj trovitaĵoj el la ŝtonrompejoj de Ehringsdorf kaŭzis difinon de arĥeologia protektozono por ebligi al scienculoj ĉiaman alireblecon al esplorado kaj konservado. Nature tio ĝenis la ĝistiaman ŝtonrompejan funkciadon.

En 2009 malfermitis aventurparketo Archäologisches Freigelände Weimar-Ehringsdorf danke al la senĉesa laboro de la amikara societo Freundeskreis zur Errichtung eines Freilichtmuseums im Travertinsteinbruch Weimar-Ehringsdorf. Antaŭa sukcesa paŝo estis en 1998 kiam la tuto iĝis protektota pejzaĝero.

Silikan pinton trovis tie ĉi la artisto Walter Sachs.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]