Biermato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova biermato de la bierfarejo Moritz.
Biermato kun la 16 reguloj de Esperanto (en la germana)

Biermatobiersubglaso, estas subglaso por glasoj aŭ glasegoj da biero, ĝenerale el kartono, servante de reklama apogo ĉar ĝi estas ornamita de la koloroj de la marko.

  • La unua celo de la biermato estas preni la akvon de kondensiĝo, kiu formas sin kiam la glaso de malvarma biero eniras en kontakton kun la media aero.
  • Estas ankaŭ reklamilo, aparte por la bierfarejoj.
  • En iuj landoj, ĝi estas uzita de kelneroj por noti la nombron de konsumoj de la klientoj.
  • En kelkaj medioj, biermato estas celo de kolektantoj, ĉar multaj estas arte desegnitaj kiel simbolo reklama de la firmao.