Pedagogia Altlernejo Erfurt/Mühlhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La en 1883 konstruita Porinstruista seminario, hodiaŭ la Evangelia bazlernejo, Regierungsstraße nr 42a, Erfurt
La Luther-lernejo en Erfurto, kiu servis kiel trejnada lernejo por la estontaj instruistoj.
La studenta hejmo por la frekventantoj de la pedagogia seminario, post ĝia refondo dum la GDR-tempo.

La Pegadogia Altlernejo Dr. Theodor Neubauer Erfurt/Mühlhausen (germane: Pädagogische Hochschule 'Dr. Theodor Neubauer' Erfurt/Mühlhausen) estis altlernejo memstara en Erfurto, Germanujo. Ĝi estis enkorpigita en la Universitaton de Erfurto) en la 2001-a jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Por la unua fojo estis trejnitaj bazlernejaj instruistoj ĉe altlernejo: antaŭe la okjara bazlernejo restis la ununura fundamento por la plejmulto de la enloĝantaro ne volanta plukleriĝi poste; sekve ankaŭ la profesio de bazlerneja instruisto ne estis tre alte estimata. Ofte tia instruisto mem nur havis ok jarojn kiel lernanto kaj revenis lernejen post trejnado ĉe simpla instruista seminario. Kvankam post 1871 iĝis, ankaŭ en Erfuro, senteblaj pliboniĝoj (i.a. per la konstruo de novaj lernejoj), la kondiĉoj bazaj restis la samaj. Reformemaj pedagogoj postulis tial ke la futuraj edukistoj iru en altlernejojn. Erfurto finfine iĝis pioniro, sed ne antaŭ la tempo de la Vajmara Respubliko. En septembro de 1928 la urbo Erfurto kaj la ĉefurbestro Bruno Mann (1919-33) sukcesis fari kontrakton kun la prusa ŝtato pri la starigo de Evangelia pedagogia akademio post la akcepto de la urbo malavare kontribui al ties realigo. En la 11-a de majo 1929 fonditis en Erfurto altlernejo pedagogia. La duminaŭgure ĉeestanta ministro pri edukado Carl Heinrich Becker atentigis la aŭskultantaron je historia linio al la pereinta loka universitato. Sed pro ekonomia krizepoko la altlernejo jam fermitis en 1932.

Rolo de la Akademio de la komunutilaj sciencoj[redakti | redakti fonton]

Gravis por la realigo ankaŭ anoj de la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften. Ĝia prezidanto Johannes Biereye skribis en sia akademihistorio de 1930 ke la repreno de "malnovaj pedagogiaj tradicioj erfurtaj" nombriĝu inter la plej honestaj taskoj de societo de intelektualuloj. Ekde 1926 jam ekzistis sekcio pri instruscienco kaj prijunularaj konoj kiu prizorgis riĉan programon de prelegoj kaj la publikigon de temorilataj tekstoj. En oktobro 1927, dum la "Erfurta pedagogia kongreso aŭtuna" elstaraj pedagogoj parolis, ekz. Peter Petersen ("Jena-Plan") pri la temo La adoleskantoj, ilia naturo kaj klerigeblecoj. Tial la tradiciriĉa Akademio en sia 175-a jaro sukcesis celebri unu el siaj plej grandaj klerigaj atingitaĵoj. En plua decido de la akademianoj el la 1929-a jaro ili atentigis onin je aliaj avantaĝoj setligi tian altlernejon en Erfurto kie ja estis ĉesinta la universitata vivo en la komenco de la 19-a jarcento: la granda nombro da kulturaj organizoj kun urbokerna situo, la muzeoj, la teatrejo, la tradiciriĉa urbobiblioteko, la jam relative bunta gamo da lernejoj inkluzive de la popolaltlernejo ktp. Ne nur burĝoj kleriĝemaj sed ankaŭ multaj aliaj konsideris eblan malfermon de pedagogia altlernejo kiel rekompenson por la en 1816 fermita Universitato de Erfurto.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Sub la estrado de Wilhelm Bruhn (1876-1969) instruis entute 12 normale dungitaj kaj 4 nur parte dungitaj instruistoj. La nombro de la studintoj, kiuj sukcesis trapasi la finajn ekzamenojn estis de 219. Ili plejparte estis viroj kaj devenis el la burĝaj mezaj klasoj de la urbo respektive de la regiono de Erfurto. Unue la altlerneja domo estis en la malnova en 1883 konstruita porinstruista seminario en la Regierungs-strato (la posta kliniko ortopedia, ĝis 2003; ekde 2012 la Evangelia Bazlernejo). Novkonstruaĵo en la Beethoven-placo dononte spacon al 300 studentoj jam estis planata. Trejnadlernejoj praktikaj estis la evangelia bazlernejo nr. 10 (Lutherschule) kaj la evangelia bazlernejo en Dittelstedt.

Certe tia du jarojn daŭrinta trejnado ankoraŭ ne atingis universitatan nivelon, kiu normalis por gimnaziinstruistoj. Tamen la aliĝintoj devis esti trapasintoj de abiturienta ekzameno, kion la malnovaj prusaj instruisttrejnejoj ankoraŭ ne postulis. Laŭ memorando de la prusa ministerio pri popolklerigo tiaj ĉi novaj institutoj estu "luliloj de pedagogio" kiuj nasku verajn instruistajn personulojn. De eminentaj fakuloj, kiel de la regionhistoriisto Martin Wähler (1889-1953) aŭ la geografo Ernst Kaiser (1885-1961) - ambaŭ estis, kiel lernejestro Bruhn, membroj de la menciita Akademio de la komunutilaj sciencoj -, kaj Erfurto kaj Turingio ricevis novajn fruktodonajn impulsojn. Wähler kaj Kaiser estis kaj instruistoj kaj scienculoj kaj ege bone taŭgis por la novaj streboj de la prusa ŝtato igi la akademiojn lokoj de reserĉado pri hejmaj naturo, kulturo, kutimoj kaj moroj. Kaiser skribis en la 1933-a jaro la verkon Landeskunde von Thüringen kiu estas ankoraŭ nun legebla baza verko pri la federacia lando. La du aliaj de 1937 (Der deutsche Volkscharakter) kaj de 1940 (Thüringische Volkskunde) enhavis trajtojn naciemajn tipajn por la periodo inter la du mondmilitoj: tamen ili helpis ankaŭ protekti la honestajn legantojn kontraŭ la monopolo de la nazioj rajti difini ĉiujn aferojn estantajn en konekto kun la patrujo.

Krom Erfurto kandidatis ankaŭ la grandurboj Halle (Saale) kaj Magdeburg. La fakto esti preferita ankaŭ dorlote fierigis la erfurtanojn. Tamen restis la sukceso nedaŭra. Rapide venis onidiroj pri ne plua subvenciado: jam en septembro 1931 la ĵurnalo Mitteldeutsche Zeitung semis tiajn famojn. Petskribojn al berlinaj instancoj fare de la urba konsilantaro kaj de la Erfurta porinstruista societo sekvis, sed vane. En la 26-a de januaro 1932 informitis la magistrato pri la fermo la instruado en Erfurto (kio estis ankaŭ la sorto de 7 aliaj akademioj en la lando). La lasta kunveno de la lernejanoj estis en la 28-a de februaro en la aŭlo de la instruista seminario; la akomanpanta muzikaĵo de Johann Sebastian Bach (Fugo en la-minoro) ankoraŭ substrekis la amaran karakteron de la aranĝo. La fermo de tiu ĉi institucio de post la 30-a de marto apartenis sendube al la plej grandaj fiaskoj en la urba evoluo de Erfurto, kiu havis multajn ambiciajn projektojn fariĝi fremdultrafika kaj kongresa urbo. Amarega estis la nova situacio memkompreneble ne nur por la studantoj sed ankaŭ por la eksaj instruistoj por kiuj komenciĝis daŭra tiena kaj reena veturado je diversaj laborlokoj; la elstara Martin Wähler ekzemple neniam plu ricevis ie novan dungon je daŭreco. La fermo ankaŭ helpis plifortigi negativajn etosojn en la loĝantaro. En somero de 1932 pli ol triono de la erfurtanoj estis senlaboraj.

Refondo dum la GDR-tempo[redakti | redakti fonton]

En 1953 oni fondis en Erfurto denove instituton por trejni estontajn instruistojn, la t.n. Pädagogisches Institut. Tiu institucio kun la pedagogia instituto en Mühlhausen unuiĝis en 1969. La tuto estiĝis, laŭ instigo de la ministrino Margot Honecker, Pedagogia altlernejo, do instituto de multe pli alta rango ol antaŭe. Ĝi nomitis por la rezistadmovadano Theodor Neubauer. Pri tio memorigas onin ĝis hodiaŭ la Theodor-Neubauer-monumenton de sur la kampuso universitata.

La kampuso kreiĝis ekde 1952, la Ĉefa aŭditorio en 1962 (ekzemplo por la Novklasika arkitekturo). La studenta hejmo sekvis en 1964. La plej granda nombro de studentoj tie estis 2500. Inter 1981 kaj 1998 docentadis ĉi tie pri artoj Evelyn Körber.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Universitätsgesellschaft Erfurt (Hrsg.): Erfurt: Die älteste und jüngste Universität Deutschlands. Erfurt 2014.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Detalega historio de la altlernejo ĉe erfurt-web.de.