Johannes Biereye
Johannes Biereye | |
---|---|
Johannes Biereye ĉ. 1920 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de junio 1860 en Brücken |
Morto | 18-an de januaro 1949 (88-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | pedagogo historiisto gimnazia instruisto |
Johannes BIEREYE (* 10-a de junio 1860 en Brücken (Helme); † 19-a de januaro 1949 en Erfurto) estis germana historiisto kaj pedagogo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post la elementa lernejo en Brücken (Helme) li frekventis la Reĝan Gimnazion en Erfurto. Poste li studis la malnovajn lingvojn kaj historion ĉe la universitato de Halle (Saale) kaj doktoriĝis tie pri temo el la malnova historio.
Iĝinte gimnazia instruisto li ekdeĵoris unue en Niesky en la Supra Luzacio. En 1901 li reiris proksimen de sia naskiĝloko al Roßleben. Tie oni dungis lin kiel instruiston ĉe la Monaĥeja lernejo Roßleben. Mallonge post tio li atingis la Reĝan Gimnazion en Erfurto, kie li kontinuis la fragmente postlasitan "Historion de la urbo Erfurto" de Carl Beyer. En 1908 li nomumiĝis lernejestro de la gimnazio, tiam kiam la Akademie gemeinnütziger Wissenschaften elektis lin prezidanto anstataŭanta.
Agadoj post 1918
[redakti | redakti fonton]Post la Unua Mondmilito li tre engaĝiĝis por la fondo de popola altlernejo kaj iĝis prezidanto de la Societo historia de Erfurto. En 1925 li ekestris la bibliotekan societon por iĝi en 1930 prezidanto de la jam menciita Akademio, anstataŭonte la mortintan Frederikon Vilhelmon princon de Prusujo; ties oficon li estis plenumanta ĝis 1945. Ĉe lia morto la "Historio de la urbo Erfurto" estis ankoraŭ nefinita. Biereye ankaŭ ege engaĝiĝis por la fondo de la Pedagogia Altlernejo kaj de la Popolaltlernejo de Erfurto.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Alfred Kirchhoff. In: Mitteldeutsche Lebensbilder, 1. Band Lebensbilder des 19. Jahrhunderts, Magdeburg 1926, pp. 357–375
- Richard Bärwinkel. En: Historische Kommission für die Provinz Sachsen und für Anhalt (Eld.): Mitteldeutsche Lebensbilder. 3. Band Lebensbilder des 18. und 19. Jahrhunderts. Memeldonejo, Magdeburg 1928, pp. 507–521.
- Wielands Briefwechsel mit der Familie v. Keller in Stedten bei Erfurt, Erfurto 1932
- Erfurter Burgenwelt: Die "Wallburg im Steiger" und das "Schloss Stedten", Vajmaro-Buttstädt 1932
- Der Geheime Kommerzienrat Friedrich Ernst (Fritz) Wolff (1839-1928) und sein Geschlecht, Vajmaro 1933
- Die Einheit Thüringens, Erfurto 1933
- Die Universität Erfurt, Erfurto 1933
- Die Burg Gleichen und ihre Bewohner in Geschichte und Sage, Erfurto 1935
- Heimat und Bildung, Erfurto 1935
- Geschichte der Stadt Erfurt, Vol. 1, Erfurto 1935
- Erfurt in seinem berühmten Persönlichkeiten, Erfurto 1937
Literaturo (germanlingve)
[redakti | redakti fonton]- Steffen Raßloff: Flucht in die nationale Volksgemeinschaft. Das Erfurter Bürgertum zwischen Kaiserreich und NS-Diktatur, Eldonejo Böhlau, Kolonjo/Vajmaro/Vieno 2003.
- Rudolf Benl: Johannes Biereye (1860-1949). Ein Lebensbild, en: Mitteilungen des Vereins für Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 60/1999, pp. 121-164.
- Ernst Lehmann (Hrsg.): Festschrift für Johannes Biereye zum 70. Geburtstag zum 10. Juni 1930, Eldonejo de la Geschichtsverein, Erfurto 1930.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Akademie gemeinnütziger Wissenschaften Erfurt Arkivigite je 2010-11-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Verein für die Geschichte und Altertumskunde