Johann Christian Friedrich Tuch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christian Friedrich Tuch
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1806 (1806-12-17)
en Quedlinburg
Morto 12-an de aprilo 1867 (1867-04-12) (60-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • eklezia konsilisto
vdr
subskribo de Johann Christian Friedrich Tuch

Johann Christian Friedrich TUCH (naskiĝinta la 17-an de decembro 1806 en Quedlinburg, mortinta la 12-an de aprilo 1867 en Lepsiko)[1] estis germana orientalisto, teologo kaj rektoro de la universitato de Lepsiko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post gimnazifrekvento en Nordhausen (kie instruis lin ankaŭ Wilhelm Gesenius) li studis de 1825 en Halle teologion kaj orientalistikon. Doktoriĝo pri filozofio estis en 1829; habilitiĝo sukcesis en marto 1830 post defendo de la tezo Abulfedane descriptionis Mesopotamiae specimen. Poste li iĝis privata docento pri filozofio.

Post kiam li publikigis en 1838 sian ĉefverkon, komenton pri Genezo, li iĝis eksterorda profesoro en Halle. Ne antaŭ 1841 oni vokis lin al Lepsiko kiel profesoron pri la Malnova Testamento kaj orientalistiko. Tie li iĝis poste ankaŭ eklezia konsilisto kaj finfine katedral-kapitulano.[2] En 1849/50, 1853/54 kaj 1863/64 li dekanis por la teologoj. Reprezentonte la lepsikan altlernejon li estis en 1850/51 deputito de la unua ĉambro de la saksia parlamento.[3] En 1860 li iĝis en Lepsiko orda membro akademia (Königlich Sächsische Gesellschaft der Wissenschaften).[4] En Tübingen kaj Zuriko li havis honorajn dotorecojn. En 1856/57 kaj 1857/58 li eĉ rektoris Lepsiko.

De 1840 li membris ĉe la framasonisma loĝio Zu den drei Degen en Halle.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Kommentar über die Genesis (Halle 1838
  • eseoj pri Ninive (Leipzig 1845), Ĉieliro (1857), Josephus (1859–1860), la martiro Antonio (1864), la fonologio de etiopaj lingvoj
  • Einundzwanzig sinaitische Inschriften. Versuch einer Erklärung. 1849.
  • Über die Reise des Sheikh Ibrahim al Khyari el Medini durch einen Teil Palästinas. 1850.
  • Die Himmelfahrt Jesu. Eine topographische Frage. 1851.
  • Über die Höhlen Maisaloth bei Arbela. 1853.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Unsere Zeit. Band 13, F.A. Brockhaus, 1867, p. 303 ss.
  • Art. „Tuch, Friedrich“ fare de Carl Gustav Adolf Siegfried. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, vol. 38 (1894), p. 754–756 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Otto Kirn (eld.): Festschrift zur Feier des 500 jährigen Bestehens der Universität Leipzig: Die Leipziger Theologische Fakultät in fünf Jahrhunderten, S. Hirzel, Lepsiko 1909, p. 201
  2. Friederike Mühlbauer: Religionskontroversen in der Friedensstadt: Evangelisch-katholische Beziehungen in Osnabrück 1871–1918, Vandenhoeck & Ruprecht, 2014, ISBN 978-3-8470-0315-1, p. 68
  3. Josef Matzerath: Aspekte sächsischer Landtagsgeschichte – Präsidenten und Abgeordnete von 1833 bis 1952, Sächsischer Landtag 2001, p. 52
  4. "Mitglieder der SAW: Friedrich Tuch"