Karlo Guntero (Schwarzburg-Sondershausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo Guntero
Persona informo
Karl Günther von Schwarzburg-Sondershausen
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1830 (1830-08-07)
en Arnstadt
Morto 28-an de marto 1909 (1909-03-28) (78-jaraĝa)
en Weisser Hirsch
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Schwarzburg-Sondershausen vd
Alma mater Bonna universitato vd
Familio
Dinastio House of Schwarzburg vd
Patro Günther Friedrich Karl II, Prince of Schwarzburg-Sondershausen vd
Patrino Princess Marie of Schwarzburg-Rudolstadt vd
Gefratoj Marie of Schwarzburg-Sondershausen • Elisabeth of Schwarzburg-Sondershausen • Hugh of Schwarzburg-Sondershausen • Gunther of Schwarzburg-Sondershausen • Prince Leopold of Schwarzburg-Sondershausen vd
Edz(in)o Princess Marie, Princess Consort of Schwarzburg-Sondershausen vd
Profesio
Okupo oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Herschdorf-monumento, apud Gehren

Karl Günther (naskiĝinta la 7-an de aŭgusto 1830 en Arnstadt, mortinta la 28-an de marto 1909 en Dresdeno) estis la lasta princo de Schwarzburg-Sondershausen ekde la 17.7.1880 ĝismorte.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la filo de princo Guntero Frederiko Karlo la 2-a (Schwarzburg-Sondershausen) kaj ties unua edzino Marie von Schwarzburg-Rudolstadt li nuptis en la 12.6.1869 princinon Marie von Sachsen-Altenburg (1845-1930).

Karlo Guntero frekventis la Bonnan universitaton antaŭ eksoldati por Prusio. Sekve li partoprenis en 1866 la Prusian-Aŭstrian militon; li oficiris tuj kaj iĝis en la 18.9.1886 generalo infanteria.

En la 17.7.1880 li transprenis la regadon de la patro kiu rezignis pro okula malsano. Karlo Guntero estis la lasta princo de la sondershausena linio de la schwarzburg-oj. La 25-an datrevenon regadan li festis per eldono de jubilea medalo.[1] Karlo Guntero estis pasia ĉasisto kaj flegis regadigi sian kancelieron.[2]

En 1906 la princo grave vunditis ĉasakcidente kaj restis la lastajn tri jarojn enlite. Li restis seninfana kaj entombigitis en la princa maŭzoleo ĉe Preĝejo Sankta Triunuo (Sondershausen). Laŭ tronheredaj kontraktoj el la jaroj 1713-a kaj 1896 pri aŭtomata regada transiro - en kazo de linia malestiĝo - en la manojn de Schwarzburg-Rudolstadt, Guntero Viktoro (Schwarzburg-Rudolstadt) eksuverenis en persona unio.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Vizaĝo de Karlo Guntero sur monero de 2 markoj el 1905

Je honoro lia ekzistas apud Gehren impona monumento por li kies starigon iniciatis Thüringerwald-Verein, farite inter 1911 kaj 1912. Krome li estis ekde la 24.9.1889 regimentrestro de la Tria turingia infanteriregimento 71. kaj kavaliro de la Nigra agloordeno, de Hubertus-ordeno kaj de Brandenburga Johanitordeno. Ekster tio li portis la grandan kurcon kun krono en erco Hausorden der Wendischen Krone. La centra puto de Großbreitenbach ankaŭ portas lian nomon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurt von Priesdorff: Soldatisches Führertum. Band 9, Hanseatische Verlagsanstalt Hamburg 1941, p. 109-110, nr. 2770.
  • Hendrik Bärnighausen: Fürstliche und weitere Personen aus dem Fürstentum Schwarzburg-Sonderhausen im Gästebuch von Schloss Weesenstein. Ĉe: Staatliche Schlösser, Burgen und Gärten Sachsen 2006. Jahrbuch. Band 14, p. 109-128. (PDF) (p. 121-122: Die Sondershäuser Prinzen Karl Günther und Leopold in Dresden (1845-1847)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. anonco ĉeDer Deutsche. Sondershäuser Tageblatt 1905 Nr. 165.
  2. Ulrich Hess: Geschichte Thüringens 1866 bis 1914. Verlag Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1991, ISBN 3-7400-0077-5, p. 482.