Brandenburga Johanitordeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandenburga Johanitordeno
Balley Brandenburg des Ritterlichen Ordens Sankt Johannis vom Spital zu Jerusalem
flago
simbolo de la Ordeno de Johanitoj. centre la malta kruco.
simbolo de la Ordeno de Johanitoj.
centre la malta kruco.
kavalira ordeno
Komenco 1538 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Lichterfelde
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Altrechtlicher Verein
vdr

La Brandenburga JohanitordenoOrdeno de Sankta Johano aŭ ankoraŭ Ordeno de Johanitoj (en la germana Der Johanniterorden aŭ plej komplete Balley Brandenburg des Ritterlichen Ordens Sankt Johannis vom Spital zu Jerusalem), ek de la jaro 1538, estas germana kaj protestanta Kavalirordeno, kiu samkiel la katolika Malta Ordeno komprenas sin kiel postsekvanto de la Kavalirordeno de Sankta Johano de Jerusalemo, kiu estas la kavalira ordeno plej antikva de la mondo fondita, probable, en Jerusalemo en la jaro 1099; tiu-ĉi plej malnova ankoraŭ ekzistanta Kavalira ordeno reiras al la Hospitalo Ordeno de Sankta Johano fondita de italaj komercistoj en Jerusalemo.

Nuntempe la Ordeno de Johanitoj estas la portanta institucio de la internacia laboranta Johanita Akcidenthelp-Organizaĵo (Johanniter-Unfall-Hilfe), kiu en Germanio havas 1,4 milionojn da membroj, de la Johanitaj Helpkomunumoj, de la Johanita fratinaro kaj de pliaj malsanulejoj kaj flegejoj. Al la Ordeno de Johanitoj, kiu havas sian sidejon en Potsdam, en la tuta mondo apartenas en la 18 kooperativoj respektive komandorejoj 3 900 kavaliroj. Kiel oficanta ordenestro, germane Herrenmeister, la ordenon ek de 1999 gvidas Oskaro Princo de Prusio, nepo de la lasta germana imperiestro.

La ordena regulo[redakti | redakti fonton]

La principaro de la Ordeno de Johanitoj estas fiksita en la ordena regularo. Ĝia bazo estas la duobla tasko de la rekono de Jesuo Kristo kaj de la evangelia eklezio unuflanke kaj de la humanisma laboro aliflanke. La ordena regulo estas deviga por ĉiuj membroj. Ĝi ne donas detalajn instrukciojn, sed estas komprenata kiel gvidlinio por la vivo- kaj agmaniero de la unuopaj membroj. La plej gravaj devoj en la ordeno estas la penado por la kristana kredo, la fortigo de la frataro kaj la servado de la hodiaŭ socio per siaj propraj fortoj kaj kapabloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]