Kemia armilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batala disvastigado de kloro en Unua mondmilito
La kemia strukturo de sarino nerva gaso, esplorita en Germanio en 1938.
Protekta vesto kontraŭ kemiaj kaj biologiaj armiloj kaj kontraŭ radioaktivaĵoj de nukleaj armiloj de francia armeo, 1997

La kemiaj armiloj estas tiaj kemiaj kombinaĵoj, kiujn oni uzas en gasa, fluida, solida stato pro ties venena efiko je homo, besto, planto.

La internaciaj klopodoj por malpermesi ilin ekis jam tre frue, tiel la ĝeneva konvencio de 1925 entenis malpermesajn dispoziciojn pri la sufoka, venena kaj aliaj gasoj, samefikaj fluidoj, solidoj kaj iloj. La protokolon subskribis pli ol 140 ŝtatoj (krom i.a. Usono, Rusio, Israelo).

Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La unua amasa uzo de kemiaj armiloj okazis en la unua mondmilito ĉe Ipro (nederlande Ieper, france Ypres) en Flandrio, la 22-an de aprilo 1916, kie la germanaj trupoj disŝprucis klorgason al la francaj-alĝeriaj trupoj en front-parto de 6 km. La uzo de la kemiaĵoj kaŭzis tutan kaososn ĉe la malamiko, sed la germanoj ne povis eluzi la situon. La protekto kontraŭ la kemiaj armiloj elformiĝis jam dum tiu milito: aperis la gasmaskoj kaj aliaj protektiloj.

En la unua mondmilito oni uzis krom la menciita klorgaso la pli suferige venenan fosgenon kaj la mustardan gason, kiu lasta kaŭzis vidperturbojn aŭ blindecon, blazigon. Dum la unua milito oni foruzis pli ol 100.000 tunoj da venenaj kemiaĵoj, sed pro la efika defendado fakte sensukcese.

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

Kvankam la militantaj potencoj deponis grandajn stokojn, la kemiajn armilojn oni ne uzis en tiu ĉi milito – sed okazis uzo de kemiaĵoj inter la du mondmilitoj en Ĉinio kaj Etiopio-, ĉar la militaj gvidantoj vidis la kemiajn armilojn malgrand-efikaj rilate al la tradiciaj armiloj. Aliaj kaŭzoj estis la timo pro la venĝo je la propra loĝantaro; dispozicioj de la ĝeneva protokolo; nekontrolebleco de la ekuzitaj gasaĵoj (ekz. ĉe abrupta ventoŝanĝo).

La unuajn modernajn kemiajn armilojn produktis Germanio dum la Dua Mondmilito (IG Farben). Tiuj estis fosfor-entenaj nervoblokaj gas-kemiaĵoj (tabuno kaj Ciklon-B).

Post la mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

La usona kaj soveta armeo deponis grandkvanton da sarin- kaj VX-gaso.

Oni plenigis la fluidajn kemiaĵojn en artileriajn pafaĵojn, bomboj kaj eksplodraketoj, sed ekzistis aliaj metodoj por alvenigo ilin al la konvena loko.

La sekuran rezervon certigis la evoluigo de la dukomponentaj armilaĵoj: ekz. la du sendanĝerajn kombinaĵoj de la sarino unuiĝas nur ĉe elpafo de la pafaĵo.

En la dua duono de la 20-a jarcento, ĉiu armeo havis siajn proprajn kemiajn armilojn kaj la defendilon kontraŭ ili, sed en la 1990-aj jaroj plimulto de ili neniigis ilin.

Plej fifama iĝis la incidento de Halabĝo, kie en 1988 laŭ ordono de Saddam Hussein la urbo estis bombita de iraka armeo per venengasoj. La aserto, ke Irako plue disponis pri kemiaj armiloj, estis unue el la pretenditaj kaŭzoj por la Iraka milito de 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]