Brulbotelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Molotov-koktelo)
Brulbotelo de Finnlando, uzata kun sukceso dum la Vintra milito.

Brulbotelo, nomata ankaŭ benzinbomboMolotov-koktelo, estas botelo plena je brulema substanco kaj ekipita per meĉo, kiu, ĵetite kontraŭ objekto, ekbrulas en la momento de frakasiĝo.

Ĝi estas unu el la plej simplaj armiloj de terorismo aŭ de rezistado.

Molotov-koktelo estas rapide, facile kaj malmultekoste farebla kaj tiel ĝi estas uzata ĉefe en ribeloj, gerilobataloj, stratobatalo aŭ ĉe brulatenco. Ĉar la fajro plej ofte nur mallonge brulas kaj la brultemperaturo estas relative malalta, ankaŭ la bruliga efiko estas – kompare al aliaj armiloj – relative malgranda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Brulbotelo estis unuafoje uzata kiel armilo en la Hispana Enlanda Milito (19361939), sed ne kun la nomo de Molotov-koktelo. La nomo estis donita en 1939/40 de finnaj soldatoj aludante je Vjaĉeslav Molotov, la tiama Sovetia ministro pri eksterlandaj aferoj, kiun oni rigardis respondeculo pri la Sovetia invado al Finnlando dum la t.n. Vintra milito. La finnoj uzis sukcese la koktelojn kontraŭ rusaj tankoj. Flamoj el brulbotelo trafinta aer-prenilon de tanka motoro estis ensuĉataj kaj tiel ekbruligis ankaŭ la motoron. La finna armeo finfine produktis la koktelojn eĉ industrie kaj sendis ilin al la fronto kiel pakaĵon kun alumeto.

Uzo de brulboteloj kontraŭ sovetiaj tankoj dum Praga printempo 1968

Ĝi estis amase uzata dum la ribelo de la Varsovia geto, dum enmarŝo de sovetaj trupoj al Hungario dum la Hungara revolucio de 1956 kaj dum Praga printempo 1968.

Hodiaŭ oni uzas Molotov-koktelojn ĉe perfortaj manifestacioj same kiel en militoj kiel malkaran surogaton de grenadoj. En multaj landoj estas malpermesite posedi, produkti, disvastigi ĝin laŭleĝe.

ETA produktis brulbotelojn, al kiuj aldoniĝis solvilo, tiel ke la estigita fajro neestingeble envolvis la viktimojn.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Funkcio de brulboteloj similas al tiu de napalmo. La plej baza skemo estas botelo, parte plenita per benzino, etanolometanolo. Kolo de botelo estas ŝtopita por ke la vaporoj de brulaĵo ne eliru ĝin. Ofte ankaŭ estas meĉo por pli facila bruligo. Originale, la boteloj estis ŝtopitaj per teksaĵo, kiun oni bruligis antaŭ ĵeto. Sed jam dum Vintra milito de jaroj 1939-1940 oni inventis brulig-sistemon per specialaj ŝtormaj alumetoj, kiuj povas bruli dum 30-60 sekundoj. La alumetojn oni aligis al botelojn per glubendo kaj bruligis antaŭ ĵeto. Kiam la botelo rompiĝas, la flamo kontaktiĝas kun vaporoj de brulaĵo kaj bruligo okazas.

Se oni enkondukas en la brulmiksaĵon substancojn, kiuj bruliĝas post kontakto kun aero, tio igas brulbotelon pli efika ĉar la ĵetanto ne devas bruligi ĝin antaŭ uzo. Dum la Vintra milito, suomaj sciencistoj elpensis jenan sistemon: oni metis fragilan ampulon kun membrulaĵo surbaze de sulfura acido aŭ blanka fosforo enen de la botelo. Kiam la botelo rompiĝas, same rompiĝas la ampulo, la membrulaĵo kontaktiĝas kun aero kaj bruligas la brulaĵon.

Pli neestingeblan kaj persistan fajron oni povas atingi per aldono de gudrono (ĉ. 10-20 ml por 0.5-litra botelo) aŭ de alia viskoza substanco al la miksaĵo. Che Guevara en sia libro "Partizana milito" rekomendas brulmiksaĵon el tri partoj de benzino kaj unu de motoroleo.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Mural - Battle of the bogside 2004 SMC.jpg
Murpentraĵo en Derry, montranta junan knabon en gasa masko tenantan brulbotelon dum la Batalo de la Bogside, Aŭgusto 1969.

Kutimaj brulboteloj devas esti bruligitaj antaŭ ĵeto. Por tio oni kovras la ŝtopilon per iu brulebla substanco kaj bruligas ĝin. Post rompo de botelo, la brulaĵo kovras la celon kaj ekbrulas. Se oni enkondukas membruleman substancon, la ĵetanto ne devas bruligi la botelon mem. Tio helpas al pli facila kaj rapida uzo kaj ankaŭ igas la ĵetanton malpli facile detektebla.

Eraroj pri uzo[redakti | redakti fonton]

Plej kutima kialo por nebruliĝo de memkreitaj brulboteloj estas troa plenigo de boteloj. Kiam la botelo estas tro plena je likva brulaĵo, ne estas sufiĉe da loko por facilbruligeblaj vaporoj, kaj do la rezulta miksaĵo ne tiom rapide bruliĝas. Ekzemple, de uzata brulaĵo estas surbaze de benzino, ĝi povas tute ne ekbruli, ĉar likva benzino, kontraste al la vaporoj, estas relative nebrulema. La plej optimuma plenigo de tiaj brulboteloj estas je ĉ. 1/2 - 2/3. Tamen, se oni uzas brulaĵojn de alia naturo, kiuj facile brulas en likva fazo, oni povas plene plenigi la botelojn.

Aliaj kutimaj eraroj estas troa purigo de ekstera parto de botelo (se ne estas brulaĵo ekstere, la botelo ekbrulas pli malrapide) aŭ uzo de netaŭgaj tipoj de boteloj. Boteloj kun tro dikaj muroj aŭ de nestandarda formo estas malpli oportunaj por ĵeto aŭ bruligo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]