Glubendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Travidebla prem-sentema glubendo
Oficeja glubendo en almetilo
Fortika gum-teksa glubendo

Glubendo estas bendo el paperoplasto, surkovrita per gluo kaj servanta por fermofiksi leteron, pakon kaj simile aŭ ripari ŝiritaĵon[1].

Glubendo estas ofte uzata en portempaj riparoj

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1845 kirurgo d-ro Horace Day inventis prem-senteman gluon, bazan eron de glubendoj. En 1901 germano Oscar Troplowitz inventis la glu-flikaĵon Leukoplast por la germana firmao Beiersdorf AG.

La praulo de moderna oficeja glubendo estis masko-bendo uzata ekde 1925 en aŭtoriparejoj por protekti farbotajn aŭtojn. Ĝian ideon donis usona inventisto Dick Drew el la firmao 3M. La unua senkolora, humid-rezista glubendo de 3M - celuloza, sekve celofana - aperis en la jaro 1930[2]. Pro la fakto, ke komence oni ŝpare kovris la bendon per gluo, ĝi ricevis la kromnomon skota (angle scotch)[3]; ekde 1945 Scotch estas registrita marko de 3M.

Tipoj de glubendoj[redakti | redakti fonton]

Prem-sentema glubendo[redakti | redakti fonton]

Prem-sentema, memglua glubendo konsistas el tavoleto da prem-sentema gluo metita sur bazan bendon el papero, plasto, teksaĵo aŭ metalo. Ĝi gluas sen bezono de aktiviga varmigo aŭ malsekigo kaj fikstenas rezulte de premo. Ofte la ĝenerala vorto glubendo estas sinonimo de ĉi tiu universala glubenda tipo.

Akvo-aktivigata glubendo[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el papero kovrita per gumaĵo el amelo aŭ besta gluo. Ĉi tiu glubendo iĝas glua pro malsekigo. Ĝi estas uzata ekz. por fermi kaj sigeli kartonajn skatolojn. Antaŭ la meto sur kunigotajn skatol-eĝojn, la glubendo estas malsekigata aŭ humidigata.

Varmo-aktivigata glubendo[redakti | redakti fonton]

Glubendo aktivigata per varmo kutime estas nealgluiĝema ĝis varmigo. Ĝi estas foje uzata en pakado de ekz. cigaredoj. Ekzistas ankaŭ varmo-malaktivigataj glubendoj, kiel REVALPHA de Nitto Denko, kiuj perdas gluecon kiam estas varmigitaj ĝis certa temperaturo. Tio estas aparte utila en la industrio de duonkonduktantoj.

Gipsoplata glubendo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas bendo el papero, teksaĵo aŭ maŝo, foje kun guma aŭ prem-sentema gluo. Ĝi estas uzata por kunigi gipsoplatojn.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La romano Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec komenciĝas per la frazo:

Citaĵo
 Mi fartis iom kiel uzita glubendo, kiun oni klopodas reuzi sed ĝi ne plu fikstenis. 
— Spomenka ŠtimecOmbro sur interna pejzaĝo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]