Ŝtatlimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtatlimo​ inter Aŭstrio kaj Germanio.
Esperantisto sur landlimo meze de ponto el Tuy (Hispanio) al Valença do Minho (Portugalio).

Ŝtatlimo estas limo, kiu definas internan teritorion de ĉiu ŝtato. Ĝi estas difinita pere de traktato kaj en tereno ĝi poste estas markita per limŝtonoj, kolonoj aŭ bolardoj. La ŝtatlimoj eblas en plejparta plimulto de landoj oficiale transpaŝi nur en lokoj markitaj kaj al tio destinitaj kiel limpasejoj. Escepton kreas la tn. interna schenghenaj limoj enkadre de EU/EEA, en kiuj validas aparta reĝimo kaj tiujn eblas transpaŝi (sen kontrolo) en ĉiu loko, escepte lokoj, kie tio estas rekte malpermesita, (ekz. naciaj parkoj, armeaj spacoj aŭ lokoj, kiuj estas danĝeraj por vivo aŭ sano). Sed landoj de la schengena interkonsento povas okaze de bezono de mallong-okaza kontrolo en siaj internaj limoj renovigi la kontrolon.

Ŝtatlimoj povas esti aŭ naturaj (orografiaj), kondukantaj ekz. sur montodorsoj aŭ tra akvofluoj, aŭ artefaritaj (geometriaj), kiuj kondukas senrilate al naturobstakloj. Tio povas okazi ekz. post fino de milito (limojn de Hungario destinis Trianona traktato kiel rezulton de milita malvenko de Hungara reĝlando, simile estis kreita zono en Kipro). La artefaritaj ŝtatlimoj iam kondukas eĉ tra urboj (Český Těšín/Cieszyn, České Velenice/Gmünd, Komárno/Komárom, Štúrovo/Esztergom, Görlitz/Zgorzelec, Rafah, Nikozio, El Paso/Ciudad Juárez). La geometriaj limoj estas ankaŭ la tn. limoj astronomiaj, destinitaj per meridiano aŭ per cirklo de latitudo, kiel tio okazis ekz. ĉe parto de ŝtalimoj inter Usono kaj Kanado. Se estas dum estiĝo de nova ŝtato respektataj la devenaj administraj limoj (ekz. dum disdivido de Ĉeĥoslovakio), oni parolas pri konservo de principo uti possidetis.

En neformala konversacio ŝtatlimo estas aludita plej ofte per la esprimo landlimo.

Ŝtatlimoj en ciferoj[redakti | redakti fonton]

  • Limoj inter ĉiuj ŝtatoj de la mondo faras sume 250 708 km
  • Plej multe najbaraj ŝtatoj havas Rusio kaj Ĉinio (14)
  • 44 ŝtatojn ne havas aliron al maro - temas pri landoj sen maraliro
  • 2 landoj sen maraliro (Liĥtenŝtejno kaj Uzbekio) najbaras sole kun pliaj landoj sen maraliro
  • 3 lando sen maraliro, kiuj najbaras sole kun unu ŝtato, estas Vatikano, San-Marino, (ambaŭ kun Italio) kaj Lesoto (kun Sud-Afriko)
  • Ekzistas nur du ĉefurboj situantaj sur limo kontraŭe al si – Brazavilo kaj Kinŝaso
  • Ununura ĉefurbo, kiu situas sur limo de tri ŝtatoj, estas Bratislavo (ĉefurbo de Slovakio) – ĝi limas kun Aŭstrio kaj Hungario
  • La plej longaj limoj:
    • lando kun la plej granda longeco de la limo kun ĉiuj siaj najbaroj, estas Rusio – sume 20 139 km kun 14 landoj
    • la plej longa limo inter du ŝtatoj estas inter Usono kaj Kanado – 8893 km en du partoj ("teritoria", observanta okcidente la 49° latitudon de norda larĝo kaj oriente de la kontinento - Grandaj Lagoj – longaj 6416 km; kaj limoj kun Alasko, observanta la 141° meridianon de okcidenta longo – longaj 2547 km). Tiuj ĉi limoj ne estas militiarizitaj nek aktive gardataj.
    • la plej longaj koneksaj limoj inter du ŝtatoj estas inter Rusio kaj Kazaĥio – 6846 km.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]