České Velenice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbodomo de České Velenice

České Velenice (germane: Gmünd-Bahnhof, unue Unterwielands, 1938–1945: Gmünd III) estas ĉeĥa urbo kun ne tute 4000 enloĝantoj. Ĝi troviĝas en la Distrikto Jindřichův Hradec kaj apartenas al la Sudbohemia regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas ĉe la maldekstra bordo de la rivero Lužnice-Lainsitz ĉe la landlimo al Aŭstrio. Ĉe la alia flanko estas la aŭstra urbo Gmünd: kondukas al ĝi kaj fervoja linio kaj strato. Nordeoste landlimas České Velenice kun la gmünd-a urbokvartalo Wielands. Estante je tri flankoj aŭstrie ĉirkaŭata, konekso rekta kun ĉeĥa teritorio eblas nur en la norduesto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la konstruo de la gravega fervojlinio Kaiser-Franz-Josefs-Bahn oni starigis en 1870 en areo de la vilaĝo Wielands stacidomon grandan por la urbo Gmünd. Rapide disvolviĝis chi-tienen translokiĝoj poste kaj la vilaĝo iĝis kvartalo de Gmünd. Inter 1907 kaj 1916 kondukis rekta aŭtobusa elektrizita linio al la centro de Gmünd. Post la fondiĝo de Ĉeĥoslovakio 1918 tiu ĉi nova ŝtato ricevis en 1920 ankoraŭ diversajn teritorietojn, inter kiuj estis ankaŭ la gmünd-aj urbopartoj je al alia flanko de la rivero Lužnice.

La urbokvartalo Gmünd-Bahnhof/České Velenice, al kiu apartenis ankoraŭ Josefschlag/Žižkovo Předměstí kaj ero de Böhmzeil/Česká Cejle fariĝis memstara urbo ĉeĥoslovakia. La nuna ĉeĥa nomo do fakte ne riferencas al Gmünd sed al Wielands - kiu hodiaŭ apartenas al Malsupra Aŭstrio. Dum la nacisocialisma tempo 1938-1945 České Velenice denove estis parto de Gmünd sub la nomo Gmünd III.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo České Velenice en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]