La unua skribmencio datiĝas de la jaro 1299 kaj ĝi devenas el listo de vilaĝoj de praga provosto, al kiu la vilaĝo apartenis ĝis la jaro 1390. Ekde la jaro 1400 ĝi estis parto de volina senjorujo, kiu apartenis al provostejo de katedralo de sankta Vito en Prago. Buk estis tiam izolita enklavo de tiu ĉi senjorujo meze de ampleksa vimperka senjorujo.
En Buk naskiĝis la 26-an de septembro 1905 Václav Haise, kiu pli poste agadis kiel akademia pentristo en Prago. Signifa jaro por la municipo estas la jaro 1920, kiam Buk apartiĝis de Šumavské Hoštice kaj ĝi fariĝis memstara.
La 9-an de oktobro 1938 la municipo Buk estis maljuste aneksita fare de germanaj soldataroj kaj la 24-an de novembro 1938 la municipo estis ellasita el la okupacio. Tiun tagon estis forigitaj bariloj kaj estis kojnigitaj limoj inter Buk kaj Vyšovatka, kiu restis la germana.
Dum tempo de la okupacio dum la dua mondmilito la municipo ne devis entrepreni. Homoj estis sendataj al deviglaboroj Germanion.
La municipon liberigis la 6-an de majo 1945 usona armeo, kiu haltis ĉi tie kvar tagoj.