Kovářov (germaneKowarschow) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, en la nordorienta parto de la distrikto Písek, 11 km nordokcidente de la urbo Milevsko, proksime al la rivero Vltava. La vilaĝo havas 1 474 loĝantojn (2025) kaj administre prizorgas pluajn 16 komunumojn.
La loko estis loĝigata jam ekde la 9-a jarcento, la unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1220.
ensemblo Písečan el Písek dum la festivalo en 2005
La vilaĝo havas viglan kulturan kaj societan vivon, en 2004 ĝi akiris prestiĝan premion „Vilaĝo de Ĉeĥa respubliko“ .
Ĝi estas sidejo de konata ĉeĥa folklora ensemblo Kovářovan kaj okazloko de tradicia Sudbohemia folklora festivalo (ĉiun unuan semajnfinon en junio).
k. ú. Zahořany (la nordokcidenta rando de la municipo):
Zahořany (la suda parto de k. t.), inkluzive de BSU Pelechy (najbaranta BSU Pelechy II el k. t. Zahořany apartenas al registra parto Žebrákov) kaj inkluzive de BSU Lašovice parto 3 (loko Nad Planou, ĉe aŭtobusa haltejo "Kovářov, Onen Svět samoty"), kiu tiel kreas eksklavon de la registra parto Zahořany
Lašovice (la meza parto de k. t., BSU Lašovice parto 1)
Onen Svět (la norda parto de k. t., BSU Lašovice parto 2)
Předbořice (k. t. Předbořice u Zahořan, la nord-nordorienta rando de la municipo), inkluzive de BSU Jalovčí
k. t. Vladyčín (la nordorienta rando de la municipo):