En la jaro 1932 estis en la spaco de Planá komencita konstruado de flughaveno por bezonoj de Aeroklubo České Budějovice kaj ĉeĥoslovaka aerarmeo; solena inaŭguro okazis la 27-an de junio 1937. Dum nazia okupado la flughaveno servis kiel rezerva kaj erzerca bazo de la germana Luftwaffe. Post liberigo la flughavenon denove prenis ĉeĥoslovaka armeo, krom alia ĉi tie okazis instruado de soldataj pilotoj por nove estiĝinta Ŝtato Israelo. En la jaroj 1950 ĝis 1952 la flughaveno estis sume modernigita. Ekde duino de la 1990-aj jarojn la ĉeesto de la soldata aerarmeo komencis esti dampita, finita ĝi estis fine de la jaro 2005. Hodiaŭ civilan ekipaĵon kiel publikan enlandan kaj nepublikan internacian flughavenon trafikigas kompanio Sudbohemia flughaveno České Budějovice a. k., proprumata de Sudbohemia regiono.