Zvíkovské Podhradí (ĝis la jaro 1924 Podhradí t. Karlov, germaneKarlsdorf) estas municipo kaj turisma loko en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Písek, ĉe la samnoma burgo Zvíkov proksime al turisme alloga valbaraĵo Orlík, ĉe la romantika kunfluo de la riveroj Vultavo kaj Otava.
Ĝi havas 202 loĝantojn (2023).
Dank‘ al abunde vizitata burgo la vilaĝo estas elserĉata ripozloko. Ĝi ofertas tranoktadon en pluraj hoteloj kaj privataj domoj, banadon kaj sportadon en nove aranĝita sporta areo, eblecon pruntepreni boatojn, biciklojn kaj aĉeti fiŝkaptistajn permesilojn. Ekde la kunfluo disiras multaj signitaj vojoj por piedmigrado.
Antaŭ la burgo troviĝas ŝiphaltejo de kie eblas rekta konekto kun aliaj vilaĝoj kaj kampadejoj ĉe la tuta valbaraĵo Orlík.