Staňkov (distrikto Jindřichův Hradec)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Staňkov
Staňkov
germane Stankau
municipo
Kapelo en Staňkov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Staňkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Třeboň
Historia regiono Bohemio
Situo Staňkov
 - alteco 470 m s. m.
 - koordinatoj 48° 58′ 47″ N 14° 57′ 10″ O / 48.97972 °N, 14.95278 °O / 48.97972; 14.95278 (mapo)
Katastro 18,87 km² (1 887 ha) Staňkov
Loĝantaro 198 (2023)
Denseco 10,49 loĝ./km²
Baseno Baseno Třeboň
Unua skribmencio 1654
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 378 04
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0313
NUTS 5 CZ0313 562378
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Staňkov (Jindřichův Hradec District)
Retpaĝo: www.ou-stankov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Staňkov (germane Stankau) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Jindřichův Hradec. En la jaro 2023 ĉi tie vivis 198 loĝantoj. La vilaĝo troviĝas sub digo de Fiŝlago Staňkov, kiu influis la historion kaj karakteron de la vilaĝo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chlum u Třeboně, Stráž nad Nežárkou kaj Rapšach.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1654.

Limpasejo[redakti | redakti fonton]

Proksime estis limpasejo en Aŭstrion kaj doganejo, kontraŭ kiu en la jaro 1938 ekatakis germanaj naziistoj el urbo Litschau (la ĉeĥoslovaka financa gardistaro repuŝis la atakon, dum kio ili kaŭzis al la germanoj perdojn). Post la jaro 1948 proksime eksidis Pohraniční stráž (Limgardistaro), kiu en la akvojn de fiŝlago Staňkov kaj en la ĉirkaŭan naturon ne permesis eniron.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869638
1880748
1890777
1900850
1910774
1921667
JaroLoĝantoj
1930645
1950364
1961358
1970332
1980307
1991246
JaroLoĝantoj
2001243
2014215
2016215
2017216
2018204
2019199
JaroLoĝantoj
2020203
2021193
2022200
2023198

Naturaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Sude de fiŝlago Staňkov situas naturrezervejo Torfejo Pele.

Fiŝlago Staňkov[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Fiŝlago Staňkov kaj Špačkov.
Fiŝlago Staňkov

Fiŝlago Staňkov estas unu el la plej malnovaj kaj plej grandaj ĉeĥaj fiŝlagoj. Ĝia areo estas 327 ha, la longeco 7 km, la perimetro 21 km, la alteco de digo estas 18 m. La digo estis kelkfoje traŝirita, tial la fiŝlago en la jaro 1904 estis dividita en partojn.

Post la jaro 1918 malkovris la fiŝlagon pragaj trampoj, al kiuj al tranoktado sufiĉis tendopajlo en garbejo. Post ili venis pluaj, kiuj komencis konstrui luksajn kabanojn (fabrikistoj Singer, Kruliš, aktorino Valentová ktp.). En la jaro 1925 Staňkov estis kun stacidomo Majdalena (8 km) kunigita per aŭtobusa linio. En la jaro 1931 kristana organizaĵo YMCA konstruis ĉe la fiŝlago ampleksan someran tendaron (centran konstruasĵon, loĝigeblajn fostodomojn, ŝipejojn, sportan ludejon ktp.). El la turismo profitis ankaŭ la loka loĝantaro, kiu establis somerajn loĝejojn, pensionojn kaj gastejojn. Post Munkena interkonsento parto de la fiŝlago, en kiu estis la somera tendaro, venis inter la aneksitajn sudetajn teritoriojn, kaj la tendaron YMCA prenis germana milita mararmeo, kiu establis en ĝi ekzerc-centrejon.

En la jaro 1951 estiĝis Pohraniční stráž, kiu likvidis kaj la someran tendaron kaj ĉiujn privatajn kabanojn. Post la jaro 1989 la regiono estis alirebligita, la doganejo nuligita, Staňkov denove vizitas turistoj, sed la somera turismo, kiu estadis en la intermilita periodo, revenas nur simbole.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Domo n-ro 9
  • Kamparana bieno n-ro 59 kun fiŝkaptista bastiono
  • Dia torturo ĉe ŝoseo direkte al Pele

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]