Rudolfov
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto České Budějovice. Pri parto de urbo Liberec temas artikolo Rudolfov (Liberec).

| Rudolfov | |||
| germane Rudolfstadt | |||
| urbo | |||
Preĝejo de sankta Vito en Rudolfov
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Rudolfov | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | České Budějovice | ||
| Administra municipo | České Budějovice | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Situo | Rudolfov | ||
| - alteco | 480 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 48° 59′ 36″ N 14° 32′ 30″ O / 48.99333 °N, 14.54167 °O (mapo) | ||
| Areo | 3,19 km² (319 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 587 (2025) | ||
| Denseco | 810,97 loĝ./km² | ||
| Baseno | Baseno Třeboň | ||
| Unua skribmencio | 1585 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 373 71 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0311 | ||
| NUTS 5 | CZ0311 544981 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de urbo | 2 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.mestorudolfov.cz | |||
Rudolfov (germane Rudolfstadt) estas urbo en distrikto České Budějovice, en Sudbohemia regiono en Ĉeĥio situanta proksimume 5 km nordoriente de České Budějovice. En la urbo loĝas 2 587 loĝantoj (2025). La urbo estas konstrue kunkreskinta kun la najbaraj Adamov kaj Vráto. Al Rudolfov apartenas ankaŭ parto Hlinsko, kiu situas sur la nenajbaranta teritorio kaj ĝi kreas tiel eksklavon de la urbo.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hlincová Hora, Vráto, Dubičné, Adamov, Dobrá Voda u Českých Budějovic, Hůry, Jivno kaj České Budějovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la urbo devenas el la jaro 1585.
Post la dua mondmilito okazis forŝovo de germanaj loĝantoj.
Koncerto de muzikaj grupoj PPU kaj DG 307
[redakti | redakti fonton]La 30-an de marto 1974 devis en ĉambrego de restoracio "Na Americe" okazi koncerto de pragaj muzikaj grupoj Adept, Plastic People Of The Universe (PPU) kaj DG 307, kiu estis mallongtempe antaŭ ĝia okazo dissolvita fare de Veřejná bezpečnost. Sed la nuligo de la koncerto fariĝis sole la unua paŝo en la sekva batado kaj arestado de centoj da fanoj, nome en České Budějovice, kien plimulto foriris. La brutala interveno en Rudolfov kaj en České Budějovice estas konsiderata kiel rompa momento en sinagado de normaligaj sekurecaj konsisteroj kontraŭ la ĉeĥa subgrundo.[1] Sep personoj de la sama jaro en julio estis juĝitaj fare de la distrikta juĝejo en České Budějovice, kie falis eĉ nekondiĉaj punoj. Por memoro de la interveno estis en la jaro 2010 sur la fasado de la gastejo Na Americe lokigita memortabulo.[2]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 1 320 |
| 1880 | 1 403 |
| 1890 | 1 591 |
| 1900 | 1 623 |
| 1910 | 1 940 |
| 1921 | 2 096 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 1 979 |
| 1950 | 1 926 |
| 1961 | 1 741 |
| 1970 | 1 877 |
| 1980 | 2 142 |
| 1991 | 2 303 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 2 390 |
| 2014 | 2 502 |
| 2016 | 2 541 |
| 2017 | 2 579 |
| 2018 | 2 575 |
| 2019 | 2 544 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2020 | 2 536 |
| 2021 | 2 489 |
| 2022 | 2 530 |
| 2023 | 2 559 |
| 2024 | 2 559 |
| 2025 | 2 587 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]Rudolfov konsistas el du lokaj partoj:
- Hlinsko (k. t. Hlinsko u Vráta, eksklavo de la urbo), la konsisto de Rudolfov ekde la jaro 1976.
- Rudolfov (k. t. Rudolfov u Českých Budějovic)
En la jaroj 1943–1945 kaj 1976–1990 estis konsistoj de la urbo ankaŭ Adamov kaj Hlincová Hora. En la jaroj 1976–1990 poste ankaŭ Dubičné kaj Vráto.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Urba ofico
-
Baza lernejo kaj preĝejo de sankta Vito
-
Korpuso de repaciĝo de Eklezio ĉeĥoslovaka husana
-
Urbana domo n-ro 130
-
Bieneto n-ro 152
-
Bieneto n-ro 160
-
Gastejo Na Americe
-
Bieneto n-ro 36
Panoramoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Rudolfov u Českých Budějovic aneb „Budějovický masakr“, březen 1974 — Články — Československo — Bigbít — Česká televize". Kontrolita 2020-11-17.
- ↑ "Pamětní místa na komunistický režim". Kontrolita 2020-11-17. (ĉeĥe)
| ||||




