Opařany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Opařany
municipo
Preĝejo de sankta Francisco Xavier en Opařany
Oficiala nomo: Opařany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Tábor
Administra municipo Tábor
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Situo Opařany
 - alteco 464 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 47″ N 14° 28′ 56″ O / 49.39639 °N, 14.48222 °O / 49.39639; 14.48222 (mapo)
Areo 31,43 km² (3 143 ha)
Loĝantaro 1 442 (2023)
Denseco 45,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 391 54 ĝis 391 61
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0317
NUTS 5 CZ0317 552801
Katastraj teritorioj 6
Partoj de municipo 7
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Opařany
Retpaĝo: www.oparany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Opařany estas municipo de Ĉeĥio situanta proksimume 15 km okcidente de Tábor en samnomata distrikto apud limo kun distrikto Písek en supermara alteco 464 metroj super maro. Vivas ĉi tie 1 442 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj mencioj pri la vilaĝo devenas jam el la 13-a jarcento. En la 17-a jarcento la opařanan sinjorujon aĉetis jezuita kolegio el Jindřichův Hradec. Tiu konstruis ĉi tie barokan rezidejon, en kiu estis preparitaj por predika kaj misiista agadoj jezuitaj pastroj. Post nuligo de jezuita ordeno en la jaro 1773 ĉi tiean sinjorujon akiris Paaridoj. Pli poste estis en la areo de rezidejo lokigita filio de Reĝa landa frenezulejo. La azilejo por mensmalsanuloj estis devene difinita por plenkreskintaj pacientoj. Ekde la jaro 1923 ĉi tie agadis Landa instituto por imbecilaj infanoj, hodiaŭ estas en la objekto lokigita Infana psikiatria kuracejo.

En la senpera najbareco de la eksa rezidejo situas preĝejo de sankta Francisko Ksavero. Ĝi estis ĉi tie konstruita sur loko de pli malnova konstruaĵo far de K. I. Dientzenhofer en la jaroj 1732-1735. La ekipaĵaro de preĝejo devenas el la tempo de la konstruado, ties internaĵo estas unu el la plej interesaj barokaj laboraĵoj de Mez-Eŭropo.

En la jaroj 1744-1745 agadis en Opařany jezuito Antonín Koniáš, unu el simboloj de la ĉeĥa eklezia kontraŭreformacio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 400
18802 289
18902 640
19002 792
19102 730
19212 465
JaroLoĝantoj
19302 529
19502 196
19611 660
19701 520
19801 479
19911 411
JaroLoĝantoj
20011 390
20141 419
20161 417
20171 414
20181 427
20191 399
JaroLoĝantoj
20201 408
20211 316
20221 365
20231 442