Loučovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loučovice
germane Kienberg
municipo
Loučovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Loučovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Vyšší Brod
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Rivero Vultavo
Situo Loučovice
 - alteco 663 m s. m.
 - koordinatoj 48° 37′ 13″ N 14° 15′ 27″ O / 48.62028 °N, 14.25750 °O / 48.62028; 14.25750 (mapo)
Areo 41,97 km² (4 197 ha)
Loĝantaro 1 506 (2023)
Denseco 35,88 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 382 76
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0312
NUTS 5 CZ0312 545601
Katastraj teritorioj 4
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Loučovice
Retpaĝo: www.loucovice.info
Portalo pri Ĉeĥio

Loučovice (germane Kienberg) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Český Krumlov, situanta sur rivero Vultavo inter Lipno nad Vltavou kaj Vyšší Brod. Vivas ĉi tie 1 506 loĝantoj (2023). Ĝis la jaro 1951 parto de la municipo estis Bolechy. Industrion ĉi tie antaŭe reprezentis Sudbohemia paperfarejo, uzino Vultava muelejo Loučovice. Plua entrepreno estas varmproduktejo. Rilate al proksimeco de la aŭstraj limoj ĉi tie troviĝas vico da loĝigejaj ekipaĵoj kaj gastejoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Lipno nad Vltavou, Vyšší Brod, Bad Leonfelden, Vorderweißenbach kaj Přední Výtoň.

Historio[redakti | redakti fonton]

La municipo Loučovice mem ne havas tro ampleksan historion - proporcie nealirebla kaj rokoriĉa tereno de valo de Vultavo inter Lipno kaj Vyšší Brod estis unue loĝigita sole per kelke da konstruaĵoj, el kiuj la plej signifa estis muelejo. Nur fondo de papaerfarejo en la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento kaŭzis kreskon de la nombro de loĝantoj kaj abruptan evoluon de la municipo.

Plimulton de la loĝantoj de la municipo kreis homoj de germana nacieco, do ili estis post la dua mondmilito forŝovitaj. La forŝovo ne rilatis al kelke da dekoj de laboruloj – fakuloj, kiuj estis bezonataj por trafiko de la paperfarejo.

Ĝis la jaro 1950 estis en Loučovice sidejo de Loka nacia komitato Bolechy.

La municipo estis ĝisloĝigita plejparte de rumanaj reenmigrintoj, slovakoj (inkluzive de civitanoj de cigana nacieco) kaj de voliniaj ĉeĥoj. Tiuj ĉi ĝisloĝigitoj havis malaltan nivelon de klereco kaj malgrandan rilatomn al la teritorio, kio daŭras ĝis hodiaŭ - rekte en la municipo estis ĝis la jaro 2014 apud klasika baza lernejo ankaŭ aparta lernejo.

En la jaro 1959 estis tute fermitaj ŝtatlimoj kaj tuj malantaŭ Loučovice komencis fera kurteno. Municipo Kapličky, kiu troviĝis en la nove konstruita limzono, pereis kaj ĝia katastra teritorio estis envicigita en municipon Loučovice. Domaro Martínkov en la katastra teritorio Mnichovice u Loučovic pereis.

En la katastra teritorio Mnichovice nun vivas daŭre unu privata agrikulturisto kun sia familio kaj en la dua domo sole unu viro. La katastra teritorio Kapličky estas tute neenloĝigita kaj la katastra teritorio Dvorečná sur la maldekstra bordo de Vultavo kaj Nové Domky sur la dekstra bordo de Lipno estas kreataj plejparte de kabanoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 573
18801 570
18901 678
19001 806
19102 181
19212 559
JaroLoĝantoj
19302 948
19501 789
19612 154
19702 076
19802 143
19912 043
JaroLoĝantoj
20011 970
20141 674
20161 689
20171 663
20181 634
20191 612
JaroLoĝantoj
20201 597
20211 445
20221 503
20231 506

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La municipo situas sur fervojlinio n-ro 195 Rybník – Lipno nad Vltavou kaj sur ŝoseo II/163 LipnoVyšší Brod.

Translima kontakto kun Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Sur teritorio de la municipo estas en translima kontakto kun Aŭstrio limpasejo sur turisma pado MnichoviceDürnau.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]