Volary

Volary | |||
germane Wallern | |||
urbo | |||
Placo en Volary
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Volary | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Prachatice | ||
Administra municipo | Volary | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Parto de | PPR Šumava | ||
Montaro | Šumava | ||
Riveroj | Teplá Vltava, Volarský potok rojo | ||
Situo | Volary | ||
- alteco | 760 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 54′ 32″ N 13° 53′ 12″ O / 48.90889 °N, 13.88667 °O (mapo) | ||
Areo | 107,63 km² (10 763 ha) | ||
Loĝantaro | 3 715 (2024) | ||
Denseco | 34,52 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1359 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 384 51 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0315 | ||
NUTS 5 | CZ0315 550671 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 15 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mestovolary.cz | |||
![]() |
Volary estas urbo de Ĉeĥio etendiĝanta proksimume 14 km nordoriente de la distrikturbo Prachatice, en la teritorio de PPR Šumava kaj apud limo de NP Šumava. La urba konstruaĵaro situas en la kaldrono de la rivero Varma Vultavo norde de la rivero, ĉirkaŭ la rivereto Volarský potok. La urbo estas grava komunika nodo de Šumava kaj centro de porturista agado, unue pro siaj memorindaĵoj de malnova ligna arĥitekturo, plue pro vico da gravaj naturbelaĵoj ĉirkaŭe. Vivas ĉi tie 3 715 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Horní Vltavice, Buk, Záblatí, Zbytiny, Nová Pec, Stožec, Lenora kaj Armea spaco Boletice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La riĉa historio de la urbo komenciĝas jam en la 14-a jarcento, kiam ĝi estiĝis kiel loko por tranoktado kaj ripozo de ŝarĝbestoj kaj ties gvidantoj. Tiuj ŝarĝistoj trafikis salon kaj alian varon el bavara urbo Passau trans Volary ĝis Prachatice trans Ora pado - grava mezepoka negocvojo. La nomo Volary unuafoje aperas en la j. 1359, kiam inter Prachatice-urbanoj nomitas Ondřej el Volary.
Ĝis la husanaj militoj Volary apartenis al la kapitulo Vyšehrad. Poste la posedanto iĝis mallonge ĉeĥa nobelo Jan Smil z Křemže, kiun perfide mortigis Oldřich z Rožmberka kaj alproprigis lian posedaĵon, krom Volary ankaŭ Prachatice, burgon Hus kaj multon alian. Post Rožmberkoj posedis la urbon la imperiestro Rudolfo la 2-a kaj post la j. 1719 nobelgento Schwarzenberg. La ĉefa fonto de enspezoj estis negocagado ĉirkaŭ la Ora pado. Volary estis la plej granda ripozloko por la ŝarĝbestoj kaj ties gvidantoj. Dum la plej granda disvolvo funkciis tie ĉi 13 gastejoj, 4 forĝistoj vivis tie vico da gvidistaj familioj. Fine de la 16-a kaj komence de la 17-a jarcentoj uzadis la urbanoj dokumenton de Petr Vok z Rožmberka, laŭ kiu ili rajtis forpreni veturilojn kun tuta ŝarĝo kaj ĉevalojn al tiuj komercistoj, kiuj serĉis alian vojon por eviti imposton. Dum la jaroj 1680 - 1620 okazis proksime de la urbo kelkaj bataloj. La urbon atakis ambaŭ flankoj de la milito. Kruela batalo okazis ĉe Pakbesta ponto, ponto trans la rivero Vultavo. La suferoj finiĝis nur post subskribo de packontrakto. Sendependecon je nobelaro alportis la revolucia jaro 1848. Ekde la j. 1871 per decido de imperiestro Francisko Josefo la 1-a ĝi iĝis urbo. La loĝantaro antaŭ la dua mondmilito plejparte estis germana.
1938–1945
[redakti | redakti fonton]
Post subskribo de Munkena interkonsento estis en septembro de 1938 por ĉi tieaj ĉeĥoj ekspedita evakuacia trajno; Volary fariĝis konsisto de Tria Regno kaj la 2-an de oktobro 1938 Volary estis okupita fare de wehrmacht. Post eksplodo de la dua mondmilito estis en la jaro 1940 establita en la urbo tendaro de militkaptitoj, kiuj laboris en fabrikoj, dum minado de ligno, sur konstruadoj de komunikiloj ktp. En la milito perdis la vivon pli ol 200 loĝantoj de Volary. La 5-an de majo 1945 transdonis urbestro Anton Praxl sen rezisto Volary al la usona armeo, kiu ĉi tie restadis ĝis la 2-a de decembro de la sama jaro.
Unu tago antaŭe, te. la 4-an de majo 1945, alvenis ĝis Volary unu el marŝoj de morto, kiun nazioj gvidis el koncentrejo Helmbrechts ĝis Husinec ĉe Prachatice. Post la alveno de la usonaj soldataroj estis en Volary kaj la ĉirkaŭaĵo (Kvilda, Polka, Cudrovice, Bierbruck, Blanický mlýn) trovitaj kaj eltombigitaj la mortintaj aŭ pafmortigitaj virinoj. Pluaj viktimoj aldoniĝis el grupo, kiun la naziaj gardistoj de la marŝo de morto postlasis en Volary kaj kiuj estis post la liberigo lokigitaj en soldata lazareto. Sume estis en memstara tombejo sepultitaj 96 plejparte judaj virinoj. Pli poste ĉi tie estis lokigita pieta monumento kaj la tombejo estas enskribita en listo de judaj memorindaĵoj.
La 7-an de majo 1945 estis proksime de Volary mortigita ĉeĥ-usonano Charley Havlat, kiu estas konsiderata kiel lasta mortigita usona soldato mortigita en Eŭropo dum soldata agado de la dua mondmilito. Monumento de Charley Havlat estas ekde la jaro 2002 lokigita ĉe ŝoseo n-ro 39 el Volary ĝis Lenora.
Finon de la milito akompanis grandaj ĥaosoj kaj amasa movo de personoj. Per fervojo en Bavarion retiriĝis germanaj soldataroj kaj la okupaciaj oficistoj kaj rekte en la urbo amasiĝis civilaj germanaj fuĝintoj, militkaptitroj kaj vunditoj. Iliaj nombroj ŝanĝiĝis kaj precizan registradon neniu faris. Kiel la indikoj servas sole taksoj, faritaj plie retrospektive. La fontoj proksimaj al la tiama urbestro indikas 3000 personoj, la fontoj el la medio de fervojo signas, ke povis temi pri proksimume 12 000 personoj[1] kaj krom alia ili priskribas la trimonatan restadon de transporto de la fuĝintoj el Hungario (la kroniko de fervoja stacidomo Černý Kříž);[2] la kroniko de la urbo indikas eĉ 16 000 personoj.[3]
La postmilita evoluo
[redakti | redakti fonton]Post la fino de la dua mondmilito transloĝiĝis en la urbon ĉeĥoj el enlando kaj pli poste ankaŭ slovakoj – reenmigrintoj el Hungario kaj Rumanio. La organizita forŝovo de germanoj el Volario estis komencita la 8-an de marto 1946. Post la unua transporto, kiam estis 658 germanoj el Volary forveturigitaj per trajno al amasiĝejo en Prachatice kaj de tie post dek tagoj Germanion, sekvis pluaj kvar grandaj transportoj, kies amasiĝejoj estis jam rekte en Volary. La komunumo de malnov-ekloĝintoj estis el la urbo ellandigita preskaŭ senreste. Post ŝanĝo de la politika reĝimo havis en Volary ekde la 1-a de oktobro 1949 sidejon brigado de limgardistaro, konsisto de soldataroj de ministerio de enlando, kies tasko estis gardi la limon de la ŝtato kun la najbara Germanio. La limgardistaro estis dissolvita nur post falo de fera kurteno.[4] Ĝis hodiaŭ rememorigas ĝin objektoj de kazerno en la okcidenta parto de Volary.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 4 611 |
1880 | 5 416 |
1890 | 5 516 |
1900 | 5 291 |
1910 | 5 549 |
1921 | 5 557 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 5 865 |
1950 | 2 703 |
1961 | 3 175 |
1970 | 3 344 |
1980 | 3 588 |
1991 | 3 917 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 4 068 |
2014 | 3 871 |
2016 | 3 809 |
2017 | 3 810 |
2018 | 3 792 |
2019 | 3 780 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 3 787 |
2021 | 3 652 |
2022 | 3 712 |
2023 | 3 755 |
2024 | 3 715 |
Partoj de urbo
[redakti | redakti fonton]
La urba ofico Volary administras teritorion kun suma areo 107,63 km2, kiuj dividiĝas en 7 katastrajn teritoriojn kaj 3 lokajn partojn, el kiuj unu kreas la propra urbo kaj la ceteraj du estas vilaĝoj en ĉirkaŭaĵo.
La lokaj partoj de Volary estas:
- Chlum
- Mlynářovice
- Volary
La jena tabelo montras vidon de la katastraj teritorioj de Volary inkluzive de areo kaj bazaj setlejunuoj, kiuj situas sur ĝi.
Nomo de k.t | Bazaj setlejunuoj | Parto de municipo | km2 |
---|---|---|---|
Cudrovice | Cudrovice | Mlynářovice | 6,94 |
Horní Sněžná | Horní Sněžná | Chlum | 7,79 |
Chlum u Volar | Chlum | Chlum | 7,92 |
Krejčovice | Krejčovice | Mlynářovice | 2,63 |
Milešice | Milešice | Mlynářovice | 12 |
Mlynářovice u Volar | Mlynářovice | Mlynářovice | 10,96 |
Volary | Jedlová, Průmyslový obvod, Sídliště, Soumarský most, Stögerova Huť, U Lexova Mlýna, Účelové zařízení, Volary-střed, Za pivovarem | Volary | 59,38 |
Urba blazono
[redakti | redakti fonton]La urba blazono enhavas kvar maturajn abio|abiojn sur arĝento|arĝentkolora ŝildo, tiuj mezaj estas pli altaj, en naturaj koloroj sur verda ŝtonoza tereno kiel pruvo pri malnova rajto libere en arbaroj paŝti brutaron kaj haki arbojn.
Konservitaj lignaj alpstilaj domoj
[redakti | redakti fonton]
La brutbredantoj el Stirio kaj Tirolo, ekloĝiĝintaj ĉi tie dum la 16-a jarcento, enkodukis la bredmetodojn laŭ la alpa modelo. Longe ili konservis siajn kutimojn, grave diferencajn de la ĉirkaŭa loĝantaro, antaŭ ĉio per vestaro kaj tipo de domoj. Tiuj ĉi mastrumantoj en Volary kaj proksima ĉirkaŭaĵo konstruadis ĉarpentitajn domojn, karakterizaj per koncentro de tuta mastrumunuo - priloĝataj ĉambroj, bovkuŝejoj, garbejoj - en unusolan tuton sub komuna duklina tegmento. Tiuj konstruaĵoj estis tipaj dum jarcentoj por Volary. Volary estas la unusola loko en Ĉeĥio, kie oni povas vidi similajn arĥitekturajn juvelojn. Pli ol dek el ili konserviĝis nome ĝis nun. En unu el tiuj domoj estas hodiaŭ urba muzeo.
Lignaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]Al pluaj interesaĵoj apartenas pli ol tridek lignaj skulptaĵoj, dislokitaj en la urbo, resto post internacia skulptista simpozio, okazinta en la j. 1997.
Preĝejo
[redakti | redakti fonton]La placon dominas frubaroka preĝejo de sankta Katrina. La unua mencio mencioj devenas el la fino de la 15-a jarcento,. Devenan gotikan konstruon almemoras enira portaleto sub la turo kaj parto de aldone masonfermita sanktuario frunte. La preĝejo mem devenas el la jaro 1688. Dum la jaroj 1754 kaj 1863 la preĝejo forbrulis kaj ĉiam estis renovigita kaj pligrandigita.
Fojnotenejoj
[redakti | redakti fonton]Sur la herbejoj ĉirkaŭ la urbo konserviĝis kelkaj devenaj lignaj fojnotenejoj. La fojno, rikoltita somere el akvozaj herbejoj, devis resti tie ĝis vintro, kiam la frostita tero ebligis transporton.
Monumento
[redakti | redakti fonton]Aparta tombejo estas ĉe la ŝoseo al Prachatice. Monumento memorigas la plej tragian eventon en la historio.Dum t.n. marŝo de morto el koncentrejo Ravensbrück pereis ĉi tie la 4-an de majo 1945, vere je fino de la milito, 96 rusaj, polaj hungaraj, germanaj kaj ĉeĥaj arestantinoj.
Lignofesto
[redakti | redakti fonton]Hodiaŭa urbeto fidelas al sia lignolabora kaj terkulturista pasinto. Sian tradicion havas jam Lignofesto en la urbo (Volarské slavnosti dřeva), dutaga kultura entrepreno, organizata ĉiujare la antaŭlastan semajnofinon en aŭgusto sur la placo. Krom kulturaj kaj sportaj okazaĵoj videblas precipe malnovaj metioj, kunligitaj kun ligno. Ĉiujare multiĝas vizitantoj, partoprenantaj en lignoŝuoj. En la jaro 2003 tiaj estis 242 vizitantoj kaj unu hundo.
Post malfermiĝo de la ŝtatlimo Volary iĝis grava turista kaj komunika centro. La urbo ofertas sennombrajn ekskursoj ĉiuflanken laŭ farbsignitaj porturistaj padoj kaj ciklovojoj. La vizitantoj ĝuos eble ankaŭ agrable malstreĉiĝi aŭ sporte uzi naĝohalon kun saŭno seka aŭ vapora. Vintre eblas uzi skiarealon por descenda skiado, surneĝa tabulglitado aŭ skikurado sur preparitaj padoj.
Tuta aspekto de la ŝumava naturo faras el Volary centron de agrabla refreŝiĝo kaj turismo. Kompreneble ankaŭ la urba muzeo estas por vizitantoj tre interesa. La teritorio ĉirkaŭ Volary oferas multajn allogaĵojn por Šumava-amantoj.
Proksimaj interesaĵoj
[redakti | redakti fonton](rektaj proksimumaj distancoj)
- 6,2 km Stožecká kaple (Ligna arbara kapelo)
- 6,8 km Lenora (estinta vitrofarejo)
- 7,4 km Stožec (turista centro)
- 9,6 km Praarbaro Boubín (rezervita kaj protektata praarbaro)
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo de sankta Katerina en Volary
-
Loĝdomaro Sídliště Míru
-
Infanĝardeno
-
Strato U nádraží
-
La moderna Volary
-
Municipa biblioteko
-
Menhiroj de Volary
-
Malpeza fortikaĵo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kozák, Roman. Zmizelé Čechy, 1‑a eldono, Praha: Paseka, p. 22. ISBN 80-7185-748-3.
- ↑ Badatelna.eu | Národní archiv - Sbírka staničních kronik. Arkivita el la originalo je 2020-03-29. Alirita 2020-03-08 .
- ↑ DigiArchiv SOA v Třeboni - ver. 20.03.09. Alirita 2020-03-09 .
- ↑ gotisek.estranky.cz. Dislokace útvarů Pohraniční stráže. eStránky.cz. Arkivita el la originalo je 2010-03-24. Alirita 2010-9-30 .
|