Vyšší Brod estas urbo en Ĉeĥio, troviĝanta en Sudbohemia regiono, distrikto Český Krumlov. Ĝi estas la plej sude situanta municipo de Ĉeĥio kaj populara turisma loko, elserĉata de piedmigrantoj, biciklantoj kaj akvoturistoj (en ĝi komenciĝas la daŭre flosebla parto de la rivero Vltava). Vivas ĉi tie 2 549 loĝantoj (2022).
En la jaro 1959 estis sude la urbo kreita fera kurteno, malantaŭ kiu restis nur malgranda kvanto de loĝantoj en vilaĝoj Studánky kaj Dolní Drkolná. Post malfermo de ŝtatlimoj en la jaro 1989 signifo de la urbo forte kreskis, ĉar de tie kondukas rekta ŝoseo al ŝosea limpasejo Studánky/Bad Leonfelden.
La ĉefa kultura vidindaĵo de la urbo estas mezepoka cistercianamonaĥejo en Vyšší Brod, kiu pro sia eksterordinara valoro apartenas inter naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio. La monaĥeja arealo estas publike alirebla.
Kadre de ĝi viziteblas i.a. monaĥeja preĝejo kun valora ornamo, bildgalerio, bibliotekaj salonoj, aparta poŝtmuzeo k.a.