Orlík nad Vltavou estas municipo kaj konata somerrestadejo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la norda parto de Sudbohemia regiono, 15 km okcidente de Milevsko, surborde de la lago Orlík, kiu estiĝis en 1961 pro konstruo de la valbaraĵo Orlík sur la rivero Vltava. Vivas ĉi tie 274 loĝantoj (2022).
La municipo konsistas el du partoj - Staré Sedlo, menciata kiel paroĥa vilaĝo jam fine de la 13-a jarcento, kaj pli nova parto, nomata Višňovka.
preĝejo de Sankta Prokop, origine gotika, en 1654 kaj 1753-54 barokigita
Žďákovský most (Žďákovský-ponto), kiu portas nomon de la subakvigita vilaĝo; konstruita en 1957–1965, ŝtalarko havas spanon je 330 m, veturvojo estas 50 m super la surfaco kaj 110 m super la fundo de la subakvigita valo