Husinec (distrikto Prachatice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Husinec
Husinec
germane Hussinetz, germane Hussenicz
urbo
Naskiĝdomo de Jan Hus
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Husinec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Administra municipo Prachatice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Akvorezervujo Akvorezervujo Husinec
Rivero Blanice
Situo Husinec
 - alteco 504 m s. m.
 - koordinatoj 49° 03′ 11″ N 13° 59′ 06″ O / 49.05306 °N, 13.98500 °O / 49.05306; 13.98500 (mapo)
Areo 10,34 km² (1 034 ha)
Loĝantaro 1 431 (2023)
Denseco 138,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1291
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 384 21
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0315
NUTS 5 CZ0315 550230
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Husinec (Prachatice District)
Retpaĝo: www.husinec.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Monumento de Jan Hus en Husinec

Husinec estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la Sudbohemia regiono, distrikto Prachatice. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1291. En 2023 ĝi havis 1 431 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pěčnov, Chlumany, Prachatice, Dvory, Budkov kaj Těšovice.

Majstro Jan Hus[redakti | redakti fonton]

En Husinec troviĝas la naskiĝdomo de Majstro Jan Hus. Pri la naskiĝloko de Hus oni longe disputis, sed fine dank' al registroj de Štěpán z Pálče, Jiřík Heremita kaj aliaj la faka publiko kongruis en tio, ke tiu loko estis Husinec. Dank' al tiu ĉi evento Husinec famiĝis ne nur en la proksima ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ en la tuta mondo.

Nun la ĉefa memorindaĵo de Husinec estas la naskiĝdomo de Majstro Jan Hus kun muzeo pri liaj vivo kaj verkaro.

En la urbo konserviĝis pluraj aliaj historiaj konstruaĵoj, pro kio la urbocentro estis en 2003 proklamita kiel protektita historia urbozono.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 895
18802 073
18902 016
19001 856
19101 913
19211 677
JaroLoĝantoj
19301 420
19501 166
19611 242
19701 332
19801 327
19911 253
JaroLoĝantoj
20011 266
20111 382
20141 411
20161 425
20171 442
20181 436
JaroLoĝantoj
20191 451
20201 452
20211 353
20221 412
20231 431

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]