El Vikipedio, la libera enciklopedio
Černá v Pošumaví (ĝis la jaro 1950 sole Černá , germane Schwarzbach ) estas municipo en Ĉeĥio , en Sudbohemia regiono , en distrikto Český Krumlov , situanta proksimume 18 km sudokcidente de Český Krumlov ĉe akva rezervujo Lipno . Ĝi etendiĝas sur ambaŭ bordoj de rivero Vultavo . Vivas ĉi tie 855 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Světlík , Frymburk , Horní Planá kaj Hořice na Šumavě .
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1268 . En la jaroj 1938 ĝis 1945 la municipo estis sekve de fermo de Munkena interkonsento almembrigita al Nazia Germanio kiel konsisto de Regna govio Supra Danubio . En la jaro 1945 ĝi estis liberigita de usona armeo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 2 145 1880 2 358 1890 2 522 1900 2 672 1910 2 915 1921 2 745
Jaro Loĝantoj 1930 2 631 1950 711 1961 750 1970 845 1980 807 1991 798
Jaro Loĝantoj 2001 826 2014 831 2016 845 2017 843 2018 846 2019 849
Jaro Loĝantoj 2020 839 2021 789 2022 791 2023 856 2024 855
En la hodiaŭa katastra teritorio Černá v Pošumaví okazis post la jaro 1945 abrupta malaltigo de nombro de loĝantaro, parte pro la ellandigo de la germana loĝantaro kaj poste la konstruado de valbaraĵo Lipno. Okazis parta aŭ plena pereo de setlejoj: Bednáře , Dolní Borková , Dolní Vltavice , Horní Borková , Hostínova Lhota , Hubenov , Jámy , Jestřábí , Kozí Stráň , Kramolín , Kyselov , Nová Lhota , Ořechovka , Pestřice , Radslav , Rybáře kaj Slavkovice .[ 1]
Preĝejo de Nemakulita koncipo de Virgulino Maria
Statuo de sankta Johano Nepomuka
↑ Vyhláška ministerstva vnitra č. 3/1950 Sb., o změnách úředních názvů míst v roce 1949. Dostupné online.
Partoj de municipo Černá v Pošumaví (6)