Týn nad Vltavou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Týn nad Vltavou
germane Moldauthein
urbo
Týn nad Vltavou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Týn nad Vltavou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo Týn nad Vltavou
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro
Riveroj Vultavo, Lužnice
Situo Týn nad Vltavou
 - alteco 362 m s. m.
 - koordinatoj 49° 13′ 24″ N 14° 25′ 16″ O / 49.22333 °N, 14.42111 °O / 49.22333; 14.42111 (mapo)
Areo 43,03 km² (4 303 ha)
Loĝantaro 7 858 (2023)
Denseco 182,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1229
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 375 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0311
NUTS 5 CZ0311 545201
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 8
Bazaj setlejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Týn nad Vltavou
Retpaĝo: www.tnv.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Týn nad Vltavou estas urbo kaj somerrestadejo en Ĉeĥio. Ĝi situas sur la rivero Vultavo (ĉeĥe Vltava), en Sudbohemia regiono, distrikto České Budějovice. En 2023 ĝi havis 7 858 loĝantojn. En la urbo estas teksindustrio, industrio de konstrumaterialoj kaj nutraĵindustrio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrášťany, Temelín, Všemyslice, Žimutice, Hosty, Dobšice, Hodonice (distrikto Tábor), Bechyně kaj Březnice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo apartenas al la plej malnovaj sudbohemiaj sidejoj. Pro sia situo sur akvovojo Týn nad Vltavou estadis signifa trafikvojkruciĝo. Ĝis husanaj militoj la sinjorujo apartenis al pragaj episkopoj (respektive al ĉefepiskopoj), kiuj ĉi tie eble havis jam en la 11-a jarcento sian remparita kortegon. La sinjorujo revenis en la posedaĵon de eklezio ree post la batalo sur Blanka Monto. En la 15-a ĝis la 19-a jarcentoj la urbo riĉiĝis pro transporto de salo, kiun oni ĉi tien transportis el Prachatice tra landa pado kaj ĉi tie oni enŝipigis ĝin en ŝipojn por transporti ĝin sur rivero Vltava.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 128
18806 522
18905 933
19005 722
19105 412
19215 392
JaroLoĝantoj
19305 571
19505 050
19615 451
19705 299
19805 711
19916 831
JaroLoĝantoj
20018 143
20148 089
20168 034
20178 009
20188 006
20198 000
JaroLoĝantoj
20207 960
20217 602
20227 804
20237 858

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Urbo Týn nad Vltavou konsistas el ok partoj sur ses katastraj teritorioj.

Domaro Břehy

Břehy estas baza setlejunuo, konsisto de la urbo.

Hněvkovice na pravém břehu Vltavy

Hněvkovice na pravém břehu Vltavy, inkluzive de hněvkovica kastelo, estas konsisto de la urbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo oni povas trovi restaĵojn de la gotika burgo (remparojn, kelojn, ŝtonponton). Surplace staras baroka kastelo el la jaro 1699. Nuntempe ĝi estas sidejo de la regiona muzeo, kiu prezentas ekspoziciojn pri ceramiko kaj flosado. Origine frugotika preĝejo el la 2-a duono de la 13-a jarcento estis en la jaroj 15601567 alikonstruita renesance kaj en la jaro 1753 ĝi estis barokigita. Baroka saldeponejo devenas el la jaro 1708.

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝis verkisto Antonín Jaroslav Puchmajer (17691820).

Enterigita tie estas marionetisto Matěj Kopecký (17751847).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Týn nad Vltavou naskiĝis Václav Pechoč.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.