El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vrábče (germane Prabsch ) estas municipo troviĝanta en distrikto České Budějovice en Ĉeĥio netutaj 10 km sudokcidente de České Budějovice . Kondukas tra ĉi tie fervojlinio České Budějovice – Černý Kříž . Vivas ĉi tie 868 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hradce , Lipí , Závraty , Habří , Homole , Kamenný Újezd , Boršov nad Vltavou , Dolní Třebonín kaj Křemže .
La unua skribmencio pri la municipo estas el la jaro 1379 . Vrábče en la komencoj apartenis al burgo Dívčí kámen , post ĝia forlaso komence de la 16-a jarcento al senjorujo Český Krumlov . En la jaro 1945 kondukis inter Křemže kaj Vrábče demarkacia linio inter usonaj kaj sovetaj taĉmentoj; en la jaro 1992 ĉi tie estis senvualita monumento.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 730 1880 760 1890 796 1900 767 1910 785 1921 803
Jaro Loĝantoj 1930 815 1950 702 1961 646 1970 532 1980 456 1991 423
Jaro Loĝantoj 2001 449 2011 666 2014 698 2016 741 2017 757 2018 771
Jaro Loĝantoj 2019 780 2020 803 2021 865 2022 839 2023 861 2024 861
Municipo Vrábče konsistas el kvar partoj sur du katastraj teritorioj:
Koroseky (ĝi situas en k. t. Vrábče ), konsisto de la municipo ekde la jaro 1850
Kroclov (ĝi situas en k. t. Vrábče ), konsisto de la municipo ekde la jaro 1850
Slavče (ankaŭ nomo de k. t.), konsisto de la municipo ekde la jaro 1960
Vrábče (ankaŭ nomo de k. t.)
Apartenas al la municipo ankaŭ domaro Rozinka .
Preĝejo de sankta Venceslao el la jaroj 1935 ĝis 1936
Niĉa kapeleto de sankta Johano Nepomuka
Trovejo de moldavitoj
Partoj de municipo Vrábče (4)