Tra la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo kondukas 6 km longa instrupado, inkluzivanta plurajn interesajn geologiajn fenomenojn, ekz. la rokgrupon "Čertův krámek"("Vendejeto de diablo") kaj precipe unikan ŝancelŝtonon (ĉeĥlingve viklan), supozeble la plej konatan tiuspecan ŝtonon en tuta lando kaj la ĉefan turisman vidindaĵon de la vilaĝo.
Preskaŭ tridek tunojn pezanta oblikva lentoforma ŝtono kuŝas nur per tre eta surfaco sur alia granda ŝtono. Malgraŭ sia granda maso, perimetro 11m kaj alteco 1,5m ĝi ŝanceliĝadis je ununura mantuŝo. En 1893 ĝi perforte eligita estis el la origina kuŝloko kaj nur danke al kvin entuziasmemuloj sub gvido de inĝ. Pavel Pavel (famiĝinta tutmonde kiel malkovrinto de la mistero de movado de gigantaj statuoj moai sur Paskinsulo),
ĝi estis en 1983, pere de inĝenia sistemo de lignaj leviloj kaj kojnoj, revenigita al sia origina loko. La ŝtono estis de vandaloj denove elŝovita kaj tial necesis ripeti la originan agon, lastfoje en la jaro 2003.
Estiĝo de ŝancelŝtonoj estas klarigata pro iom-post-ioma elfloreskado de rokaĵoj, dum kiu la malpli rezistemaj partoj pli rapide subiĝas al geologiaj influoj.
La ŝancelŝtono de Kadov, proklamita kiel protektata natura kreaĵo, apartenas al la plej grandaj kaj plej bone konservitaj tiuspecja ŝtonoj en tuta Ĉeĥio.
La loko estas delongtempe konsiderata kiel pratempa oferejo kaj ligiĝas al ĝi multaj legendoj.