Pavel Pavel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Pavel
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1957 (1957-03-11) (67-jaraĝa)
en Strakonice
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Faculty of Electrical Engineering
Okupo
Okupo inĝenieroarkeologopolitikisto
vdr

Pavel Pavel estas ĉeĥa inĝeniero, esploristo kaj eksperimenta arkeologo, kiu famiĝis kiel solvinto de unu el la plej konataj arkeologiaj misteroj de la mondo - li malkovris manieron, kiel oni povis movi gigantajn statuojn moai sur Paskinsulo.

Li naskiĝis la 11-an de marto 1957 en la sudbohemia urbo Strakonice.

Inĝenieran gradon li akiris en Pilzeno, kie li studis la maŝinan fakultaton de tiea universitato. Post la studado li revenis en la sudbohemian Strakonice, kie li laboris kiel projektanto en la entrepreno Agrostav. Lia profesia vojo implicas ankaŭ kelkajn jarojn en la funkcio de vicurbestro en Strakonice. Nun li estas magistratano de la Sudbohemia regiono en České Budějovice. Krom tio li estas ankaŭ esplorvojaĝanto kaj fame konata specialisto pri translokado de nekutimaj objektoj.

Biografio kaj Paskinsulo[redakti | redakti fonton]

Jam en infanaĝo logis lin malproksimaj lokoj en la mondo. Li pleje sopiris viziti polinezian Paskinsulon - polinezie nomata Rapa Nui- kun tri ĉefaj vulkanoj. Ĝuste unu el ili - Rano Raraku donis neduran vulkanŝtonon por kreado de misterplenaj gigantaj statuoj - moai. Alteco de la statuoj estas 9, eĉ pli da metroj. Ekzistas ĉi tie nefinita statuo alta pli ol 20 metrojn, kies pezon oni taksas 130 tunoj. Nombro de la statuoj estas nun probable 847. Plej multe interesis lin fakto, kiamaniere oldaj ŝtonhakistoj manovris kaj rektigis la statuojn.

Statuoj moai ĉe la vulkana kratero Rano Raraku

Pavel Pavel kun 17 strakonicaj amikoj kreis 12-tunan provstatuon el betono kaj aŭtune en la jaro 1982 ili ĝin sukcese ekmovis. En la jaro 1985 li skribis al fama etnologo kaj vojaĝisto Thor Heyerdahl pri la sukcesa strakonica eksperimento. Heyerdahl akceptis la junan inĝenieron je propra ekspedicio al Paskinsulo. En la jaro 1986 tie efektiviĝis sukcesaj eksperimentoj kun moai kaj la juna inĝeniero solvis ilian transportmisteron - statuon, por kies translokigo Heyerdahl antaŭe supozis bezoni kelkcent homojn, li sukcesis "irigi" nur helpe de 17 personoj kaj kelkaj ŝnuregoj. Ekde tiu tempo vizitis Pavel Pavel Paskinsulon ankoraŭ trifoje. Dum la vizito en la jaro 2003 li lokigis kvar memortabuletojn en lokan muzeon. Temas pri bronzaj tabuletoj en la hispana, angla, rapa-nui kaj ĉeĥa lingvoj. Tie oni povas informiĝi pri translokigo de la statuoj fare de Pavel Pavel.

ŝancelŝtono en Kadov

Longtempe li laboras kiel entreprenisto-specialisto pri translokado de la objektoj. En la jaroj 1983 (kaj post interveno de vandaloj denove en 2003) li kun kunlaborantoj lokis 30tunan ŝancelŝtonon (ĉeĥe viklan) en sudbohemia vilaĝo Kadov ĉe Blatná (la plej konatan tiuspecan ŝtonon en Ĉeĥio). Plu li translokis kvar historiajn fojntenejojn en Mokrá Louka apud Třeboň post inundoj en la jaro 2002.

Krome li vojaĝis tra Sud-Ameriko, vizitante Ĉilion, Peruon, Bolivion kaj Meksikon. Konata estas lia esploro pri transportado de ŝtonoj el ŝtonminejo al la sankta loko Tiwanaku fare de indianoj apud la Lago Titikako. La projekto restis nefinita pro manko de mono. La kompletan dokumentaron pri la esploro li tiam lasis en la Muzeo Tiwanaku.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

ĉeĥlingva[redakti | redakti fonton]

  • Albanese, Maria Ausilia kaj kol: Krása zaniklých civilizací. Prago: Rebo Productions, 1998. ISBN 80-85815-99-0
  • Kruml, Milan: Fascinující záhady. Prago: X-Egem, 1998. ISBN 80-7199-026-4
  • Malina, Jaroslav: Jak vznikly největší monumenty dávnověku. Prago: Svoboda, 1994. ISBN 80-205-0211-4
  • Pavel, Pavel: Rapa Nui: jak chodily sochy moai na Velikonočním ostrově.
    • 1-a eldono: České Budějovice : Jihočeské nakladatelství, 1988. 171 p.,[64] p. fot.
    • 2-a larĝigita eldono: Prago: Olympia, 2000. 205 p., fot. ISBN 80-7033-208-5
    • 3-a larĝigita eldono: Prago: Olympia, 2006. 220 p., fot. ISBN 80-7033-486-X
  • Stingl: Miloslav: Vládcové jižních moří : Záhady a zázraky Polynésie. Prago: Naše vojsko, 1996. ISBN 80-206-0528-2

anglalingva[redakti | redakti fonton]

  • Amazing mysteries: giants on Easter Island.. National Geographic World. J. 162, n-ro februaro (1989,) p. 4-7
  • Bernhardson, Wayne: Chile & Easter Island : a travel survival kit . Hawthorn: Lonely Planet, 1993. ISBN 0-86442-181-8 2-a eld. en 1997. ISBN 0-86442-517-1
  • Mahon, I.: Simulation of a system collapse: the case of Easter Island. Hanover, New Hampshire: High Performance Syst. Inc., 1997. ISBN 975-518-099-0
  • Van Tilburg, JoAnne: Engineers of Easter Island: archaeologists field test a theory of how Easter Island's moai were moved. Archaeology. J. 52, n-ro 6 (1999), p. 40-45
  • Van Tilburg, JoAnne: Moving the Moai. Archaeology. J. 48, n-ro Jan./Feb. (1995), p. 34-43. ISSN 0003-8113

franclingva[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]