El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas Třebouň .
Třeboň - Placo de Masaryk
Třeboň (germane Wittingau ) estas urbo en Ĉeĥio . Ĝi situas en Sudbohemia regiono , distrikto Jindřichův Hradec , duonvoje inter urboj České Budějovice kaj Jindřichův Hradec . Vivas ĉi tie 8 270 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štěpánovice , Jílovice , Smržov , Dunajovice , Hrachoviště , Chlum u Třeboně , Hamr , Stříbřec , Domanín , Libín , Lišov , Lomnice nad Lužnicí , Majdalena , Novosedly nad Nežárkou , Cep kaj Lužnice .
La urbo estas historia monumentrezervejo kun vigla kultura vivo, moderne ekipita banloko kaj populara ripozloko, kaj por kulturŝatantoj, kaj por biciklantoj kaj aliaj sportemuloj, kun riĉa infrastrukturo de turismaj servoj.
La ĉirkaŭa naturo estas protektata kiel biosfera rezervejo de UNESKO .
Laŭ la urbo nomiĝas Baseno Třeboň .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 7 463 1880 8 132 1890 7 650 1900 7 755 1910 7 721 1921 7 461
Jaro Loĝantoj 1930 7 042 1950 6 235 1961 6 988 1970 7 828 1980 8 850 1991 9 052
Jaro Loĝantoj 2001 9 016 2011 8 554 2014 8 481 2016 8 394 2017 8 366 2018 8 349
Jaro Loĝantoj 2019 8 253 2020 8 217 2021 7 951 2022 8 092 2023 8 242 2024 8 262
renesanca kastelo Třeboň kun valoraj historiaj internoj kaj portempaj ekspozicioj
historia urbocentro kun renesanca urbodomo kaj bele konservitaj urbandomoj, precipe en renesanca kaj baroka stiloj,
gotika dekana preĝejo de Sankta Georgo
historia Placo de T. G. Masaryk [ 1]
aŭgustana monaĥejo
novgotika Kripto de Schwarzenberg en Domanín
banlokoj Berta kaj Aŭrora
fiŝlago Rožmberk (la plej granda en Ĉeĥio) kaj fiŝlago Svět
arbara ebenaĵo kun densa reto de bone prizorgitaj biciklovojoj
En la iama Wittingau mortis Anton Wittmann .
En Třeboň naskiĝis Jan Rambousek .
Urbodomo en la placo Masarykovo náměstí
Statuaro kun Mariana kolono en la placo T. G. Masaryka
Domoj en la placo T. G. Masaryka
Monumento de fiŝlagisto Jakub Krčín, en Třeboň sur digo de fiŝlago Svět
Strateto en la centro (Rožmberská)
Restaĵoj de malnovaj fortikaĵoj de la urbo (Katovna)
Kastelo
Schwarzenberga kripto meze de parko de Třeboň en Domanín
↑ PRECLÍK, Vratislav: Prezident Masaryk v novém samostatném státě právě před sto lety (Vánoce 1919), in Čas: časopis Masarykova demokratického hnutí (Journal of the Masaryk Democratic Movement), říjen – prosinec 2019, roč. XXVII., čís. 128. ISSN 1210-1648, str. 7 - 13