Suchdol nad Lužnicí (germaneSuchenthal, eventuale Suchental an der Lainsitz, historie ankaŭ Sukdol, popole Sůdol) estas urbo en Ĉeĥio situanta en distrikto Jindřichův Hradec. En la jaro 2022 ĉi tie vivis 3 527 loĝantoj. La plej granda parto de la katastra areo de la hodiaŭa Suchdol nad Lužnicí historie apartenis al ĉeĥaj landoj. Parto Tušť (kun domaroj Paříž kaj Nový York) apartenis ĝis la jaro 1920 al Malsupra Aŭstrio.
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1362. Plimulto de la teritorio de la urbo apartenis ĉiam al Bohemio, sed la katastra teritorio Tušť estis al la iama Ĉeĥoslovakio alligita nur la 31-a de julio 1920 kiel konsisto de la tn. Okcidenta Vitorazio, kaj enkadre de Bohemio enmembrigita en juĝejan distrikton Třeboň de la samnomata politika distrikto.
La 14-an de decembro 2005 la municipo estis avancita je urbo.