Putim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Putimov.
Putim
municipo
Vido al la vilaĝo el ŝoseo al Ražice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Putim
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Písek
Historia regiono Bohemio
Rivero Blanice
Situo Putim
 - alteco 386 m s. m.
 - koordinatoj 49° 15′ 52″ N 14° 07′ 08″ O / 49.26444 °N, 14.11889 °O / 49.26444; 14.11889 (mapo)
Katastro 10,41 km² (1 041 ha) Putim
Loĝantaro 566 (2023)
Denseco 54,37 loĝ./km²
Baseno Ĉeskobudejovica baseno
Unua skribmencio 1205
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 397 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549801
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Putim
Retpaĝo: www.putim.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Vido al ponto en Putim

Putim estas municipo en Ĉeĥio, Sudbohemia regiono. Vivas ĉi tie 566 loĝantoj (2023). Ĝi situas sur la dekstra bordo de la rivero Blanice, senpere antaŭ ĝia kunfluiĝo kun la rivero Otava, 6 km sudokcidente de la distrikta urbo Písek en la supermara alto 386 m.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kestřany, Ražice, Heřmaň kaj Písek.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teritorio de la komunumo estis priloĝata jam en la epokoj kelta, romia kaj malnovslava. La vilaĝo mem estis fondita plej verŝajne en la 11-a jarcento. La unua konservita skriba dokumento pri ekzisto de la komunumo devenas el la jaro 1205. Ĝi citas du pli malnovajn skribaĵojn - en la unua la princo Břetislav la 2-a donacis al la benediktana monaĥejo Ostrov en Davle kapelon de Sankta Petro en Putim. De la monaĥejo ekposedis la vilaĝon Putim la urbo Písek supozeble ne la 13-a jarcento.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869748
1880831
1890831
1900853
1910766
1921781
JaroLoĝantoj
1930763
1950650
1961675
1970592
1980537
1991442
JaroLoĝantoj
2001441
2014522
2016531
2017524
2018515
2019534
JaroLoĝantoj
2020552
2021554
2022547
2023566

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejo de Sankta Laŭrenco (Kostel svatého Vavřince) el la dua duono de la 13-a jarcento
  • remparita malfrugotika paroĥejo, antaŭa fortikaĵo
  • ŝtona ponto trans la rivero Blanice, devenanta el 1862-1864
  • kamparaj domoj kun frontonoj en stilo de t.n. sudbohemia kampara baroko
  • domoj sur la ĉefplaco kun unikaj pafilejaj fenestroj
  • fiŝlago Podkostelní (Subpreĝeja)

Vilaĝo en ĉeĥa kulturo[redakti | redakti fonton]

Putim famiĝis danke al la romano de Jaroslav HašekAventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito“, kiam en la 2-a ĉapitro de la dua volumo (Anabaso se Ŝvejk al Budějovice) la brava soldato estis arestita ĝuste en Putim kaj suspektata, ke li estas rusa spiono.

En Putim okazas ankaŭ la agado de romano Jan Cimbura de Jindřich Šimon Baar. Konata estas ankaŭ popola kanto „Tra pordego al Putim mi iris“.

La vilaĝo nuntempe vivas per riĉa kultura vivo. Populara estiĝis i.a. solena fiŝkaptado en la Subpreĝeja fiŝlago (ĉiujare en oktobro).

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]