El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri kampurbo en distrikto Český Krumlov. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Frymburk (apartigilo) .
Frymburk (germane Friedberg , antaŭe ankaŭ Friedburg ) estas kampurbo en Ĉeĥio , situanta en distrikto Český Krumlov , sur duoninsulo sur norda (maldekstra) bordo de akva rezervujo Lipno . Vivas ĉi tie 1 304 loĝantoj (2022).
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1277 . Ekde la 23-a de januaro 2007 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo .
Plua signifa ŝanĝo estis konstruado de la Lipna valbaraĵo ekde la jaro 1952 ĝis la jaro 1959. Tiutempe la granda parto de la urbo estis detruita, inundigita kaj tute ŝanĝiĝis ties karaktero. Ekde tiu tempo temas plejparte pri refreŝigeja setlejo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 2 648 1880 2 843 1890 2 850 1900 2 876 1910 2 938 1921 2 751
Jaro Loĝantoj 1930 2 653 1950 764 1961 922 1970 951 1980 1 099 1991 1 289
Jaro Loĝantoj 2001 1 319 2014 1 265 2016 1 295 2017 1 279 2018 1 295 2019 1 275
Jaro Loĝantoj 2020 1 304 2021 1 226 2022 1 304
Partoj de kampurbo Frymburk (4)