El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vimperk estas urbo en Ĉeĥio kun 7 289 loĝantoj (2025). Ĝi situas en Sudbohemia regiono , distrikto Prachatice , ĉe la ĉefa ŝoseo inter Prago kaj Munkeno . Protektita urba zono (bildo [rompita ligilo ] ) kaj turisma elirpunkto al la Nacia parko Šumava .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borová Lada , Bohumilice , Horní Vltavice , Čkyně , Buk , Kubova Huť , Zdíkov kaj Svatá Maří .
La nomo de la urbo devenas de la origina germana nomo Winterberg (Vintra monto).
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 6 656 1880 7 224 1890 7 751 1900 8 320 1910 8 768 1921 8 172
Jaro Loĝantoj 1930 8 674 1950 5 288 1961 6 073 1970 6 657 1980 7 257 1991 8 090
Jaro Loĝantoj 2001 8 281 2011 7 487 2014 7 602 2016 7 474 2017 7 448 2018 7 383
Jaro Loĝantoj 2019 7 399 2020 7 440 2021 7 185 2022 7 255 2023 7 347 2024 7 364
Historia kerno de la urbo vidata el la kastelo
renesanca kastelo (origine gotika burgo) – sidejo de la urba muzeo (daŭraj ekspozicioj pri naturo en la nacia parko Šumava , pri libropresarto kaj vitraĵarto) - alirebla ekde majo ĝis oktobro (bildoj [rompita ligilo ] )
gotika preĝejo de Vizito al Virgulino Maria kun relikvujo de Sankta Innocenc (bildo [rompita ligilo ] )
gotika sonorilejo el 1500 (bildo Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine )
malfrugotika muregaro el 1479 kun bastionoj kaj Nigra turo(bildo [rompita ligilo ] )
tombeja preĝejo de Sankta Bartolomeo , fondita fine de la 13-a jarcento , novgotike rekonstruita, kun valoraj malfrugotikaj surmuraj pentraĵoj (bildoj [rompita ligilo ] )
historiaj urbanaj domoj (bildo [rompita ligilo ] )
lignaj domoj n-roj 11, 16 kaj 18 (tipaj ekzemploj de la montara arkitekturo de Šumava ) (bildo [rompita ligilo ] )
minimuzeo de la t.n. Ora pado (grava mezepoka komerca salvojo) (bildo [rompita ligilo ] )
somere - internacia festivalo de akordeonistoj, internacia pupteatra festivalo, bierfesto, semajnfinaj veturadoj per t.n.nostalgiaj trajnetoj
septembro - urba historia festeno
oktobro - NaturVision - internacia filmfestivalo pri bestoj
en proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo densa reto de signitaj padoj por piedmigrado kaj biciklado
skiaeralo Vodník por skikurado
akvosportoj sur la supra parto de la rivero Vltava
ĉevalrajdejoj
vintra stadiono