Armea spaco Boletice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armea spaco Boletice
germane Truppenübungsplatz Boletice, angle: Boletice Military Training Area
armea spaco
Panoramo de la armea spaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vojenský újezd Boletice
Kromnomo: VVP Boletice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Kájov
Historia regiono Bohemio
Situo Armea spaco Boletice
 - alteco 540 m s. m.
 - koordinatoj 48° 49′ 30″ N 14° 13′ 02″ O / 48.82500 °N, 14.21722 °O / 48.82500; 14.21722 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Knížecí stolec
 - alteco 1 232 m s. m.
Areo 165,5 km² (16 550 ha)
Loĝantaro (2023)
Denseco 0 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 682 03
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0312
NUTS 5 CZ0312 545422
Katastraj teritorioj 8
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vojenský újezd Boletice
Retpaĝo: www.vojujezd-boletice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Armea spaco Boletice (germane Truppenübungsplatz Boletice, angle Boletice Military Training Area) estas armea spaco en Ĉeĥio situanta okcidente de distrikto Český Krumlov, en Sudbohemia regiono. Daŭre ĉi tie vivas neniu loĝanto. La teritorio de la armea spaco okupas 219,49 km², en supermara alteco 540 m ĝis 1232 m (monto Knížecí stolec). La armea spaco estiĝis per decido de Registaro de Ĉeĥoslovakio el la 6-a de junio 1950 al la 1-a de julio 1950 surbaze de leĝo n-ro 169/1949 Sb., pri la armeaj spacoj (antaŭe ĝi ekzistis kiel soldatejo Boletice ekde la 17-a de majo 1946). Ofico de la armea spaco havas sidejon en Kájov kaj ĝi plenumas krom aliaj ankaŭ funkcion de konstruinspekto kaj matrikulo. La armea spaco Boletice estas eĉ post sia malgrandigo en la jaro 2016 la tria plej granda armea spaco en Ĉeĥio.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kájov, Ktiš, Volary, Želnava, Křišťanov, Zbytiny, Nová Pec, Horní Planá kaj Chvalšiny.

Katastraj teritorioj[redakti | redakti fonton]

La armea spaco post sia malgrandigo en la jaro 2016 konsistas el sep katastraj teritorioj, kiuj estas identaj kun bazaj setlejunuoj:

Loĝigo ĝis la jaro 1945[redakti | redakti fonton]

Tabulo kun malpermeso de eniro sur limo de la armea spaco

Sur la teritorio de la armea spaco Boletice devene ekzistis tiuj ĉi municipoj kaj domaroj: Beníkovice (Penketitz), Bezděkov (Pösigl), Bílovice (Pilletitz), Bláto (Benetschlag), Boletice (Poletitz), Břevniště (Tussetschlag), Chlumany (Chumau), Dětochov (Tichtihöfen), Dolany (Dollern), Dolní Brzotice (ankaŭ České Brzotice[1], Böhmdorf), Hořičky (Hörwitzl), Horní Brzotice (ankaŭ Německé Brzotice[1], Perschetitz), Hostínov (Hossen), Hvozd (Hochwald), Kovářovice (Schmieding), Květná (Blumenau), Květušín (Quitosching), Lomek (Haidl), Loutka (Reith), Lštín (Irresdorf), Maňávka (Böhmisch Haidl), Míšňany (Meisetschlag), Mladoňov (Plattetschlag), Nová Víska (Neudörfel), Nový Špičák (Neu Spitzenberg), Ondřejov (Andreasberg), Osí (Schönfelden), Otice (Ottetstift), Petrov (Peterbach), Podvoří (Podwurst), Polečnice (Neustift), Polná na Šumavě (Stein im Böhmerwald), Pražačka (Pragerstift), Račín (Ratschin), Sádlno (Zodl), Šavlova Lhota (Schlagl), Skelná Huť (Glashütten), Stará Huť (Althütten), Starý Špičák (Alt Spitzenberg), Střemily (Richterhof), Strouhy (Graben), Svíba (Schwiegrub), Třebovice (Siebitz), Vitěšovice (Kriebaum), Vítěšovičtí Uhlíři (Kriebaumkollern), Vlčí Jámy (Wolfsgrub), Vražice (Proßnitz), Zadní Bor (Hinterhaid) kaj Zlatá (Goldberg).

Turisma alirebligo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1-a de julio 2006 estas dum sabatoj, dimanĉoj kaj de la ŝtato agnoskitaj festotagoj partoj de la armea spaco alirebligitaj. En konekso kun tio estas en la armea spaco kaj ties ĉirkaŭaĵo markitaj 75,5 km piedirantaj turisme markitaj vojoj kaj 95 km biciklovojoj.

La simila alirebligo okazis je unu jaro pli poste ankaŭ en armea spaco Brdy.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Výnos ministra vnitra č. 1522/1946 Ú.l., o stanovení nových úředních názvů míst.