Vitěšovice
Vitěšovice | |
germane: Kriebaum | |
pereinta municipo | |
Vido al la municipo en la jaro 1924
| |
Oficiala nomo: Vitěšovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Český Krumlov |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | Armea spaco Boletice |
Montaro | Šumava cismontaro |
Situo | Vitěšovice |
- koordinatoj | 48° 51′ 36″ N 14° 08′ 54″ O / 48.86000 °N, 14.14833 °O (mapo) |
Unua skribmencio | 15-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Portalo pri Ĉeĥio |
Vitěšovice (germane: Kriebaum) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, en distrikto Český Krumlov en armea spaco Boletice. Krome Vitěšovice ĝi konsistis el domaroj Lomek (germane: Haidl), Prakéř (germane: Pragerstift; pli poste ĉeĥe Pražačka kaj Vražice (germane: Proßnitz). En la jaro 1921 ĉi tie en 74 domoj vivis 485 loĝantoj (el tio 468 de germana nacieco). La municipo estis ellandigita en la jaro 1946.
Historio[redakti | redakti fonton]
La municipo esta sunuafoje menciata en la 15-a jarcento kiel posedaĵo de monaĥejo Zlatá Koruna. Pli poste akiris ĝin Rožmberkidoj, kiam ili estis formortintaj Eggenbergidoj kaj en la jaroj 1719–1848 ĝi estis konsisto de schwarzenberka senjorujo.[1] En la jaroj 1845 kaj 1945 la municipo forbrulis.[2]
En la jaro 1787 ĉi tie estis establita lokalio kaj ligna kapelo. En la jaro 1795 estis konstruita ŝtona preĝejo de sankta Johano Nepomuka, kiu estis grave damaĝigita dum incendio en la jaro 1845. Sur ĝia loko estis en la jaro 1852 finita nova pseŭdorenesanca preĝejo, ekde la jaro 1878 ĝi poste estas parohca preĝejo de nove estiĝinta paroĥejo.[3] Post la ellandigo estis el la preĝejo forveturigitaj nur orgeno kaj statuo de Virgulino Maria.[1] La turo de preĝejo estis neniigita fine de la 1950-aj jaroj dum filmado de filmo Poslušně hlásím.[4]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Roman Podhola: Ozvěny šumavských zvonů
- ↑ Mathilde Lenzová: Svědectví zkázy
- ↑ Římskokatolická farnost Vitěšovice[rompita ligilo]
- ↑ Poškozené a zničené kostely a kaple v České republice: Boletice - Vitěšovice