Boletice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri parto de municipo Kájov. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Boletice (apartigilo).
Boletice
germane Poletitz
vilaĝo
Preĝejo de sankta Nikolao
Oficiala nomo: Boletice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Kájov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Šumava
Situo Boletice
 - koordinatoj 48° 49′ 29″ N 14° 13′ 03″ O / 48.82472 °N, 14.21750 °O / 48.82472; 14.21750 (mapo)
Loĝantaro 66 (2011)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Boletice
Portalo pri Ĉeĥio

Boletice (germane Poletitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Kájov en distrikto Český Krumlov. Ĝi troviĝas en katastra teritorio Kraví Hora kaj ĝi situas apud suda limo de armea spaco Boletice, kies ofico de armea spaco havas sidejon en Boletice. Boletice estis al la 1-a de januaro 2016 elmembrigita el la armea spaco kaj alligita al Kájov, dume la propra katastra teritorio Boletice, apuda al la norda kaj orienta randoj de la konstruareo, plu restas ties konsisto. Vivas ĉi tie 66 loĝantoj (2011).

Historio[redakti | redakti fonton]

La devena Boletice[redakti | redakti fonton]

La nomo de vilaĝo estas derivata de slava tribo de Boleticoj, kiu havis ĉi tie siajn sidlokojn.[1] Boletice situis sur signifa vojkruciĝo de komercaj vojoj, jam ĉirkaŭ la 12-a jarcento estis sur monteto konstruita preĝejo kaj sur alia monteto burgo Raziberk.[1] Ankoraŭ en duono de la 13-a jarcento restis ĉi tiea forestanta spaco krona posedaĵo.[1] Venceslao la 1-a dediĉis la spacon al zvíkova margrafo Hirzo.[1] En la jaro 1263 reĝo Přemysl Otakar la 2-a dediĉia la spacon al nove fondata cisterciana monaĥejo Zlatá Koruna.[1] Al la boletica bieno apartenis ankoraŭ vilaĝoj Křenov, Kladné, Záhorné kaj Kájov kaj monteto Hradiště u Boletic, kio povis esti Raziberk.[1] En la jaro 1281 la dediĉon konfirmis Ota V. Braniborský kaj en la jaro 1284 Venceslao la 2-a. En plua periodo sub ĉi tiea monaĥeja grandbieno, kie estis sidejo de vokto, falis vilaĝoj Dolany (Dolern), Býlovice, Podvoří (Podwurst), Beníkovice (Penkelitz), Český kaj Německý Křenov (Krenau), Záhorkov (Ahorn), Lazec (Losnitz), Dobrkovice (Turkowitz), Kladné (Kladen), Přelštice (Scholsnitz) kaj Hořičky (Horwitzl), fonditaj plejparte fare de cistercianoj.[1] Al la jaro 1293 estas la unua mencio pri ĉi tiea paroĥejo, en la jaro 1400 poste papo Bonifaco la 9-a poste enkorporis la preĝejon komune kun aliaj al la monaĥejo.[1]

Dum husmilitoj konkeris la senjorujon Oldřich z Rožmberka kaj en la jaro 1420 subuloj el Boletice partoprenis en husana rabigado de la monaĥejo.[1] Dum Vladislao la 2-a Jogajlido akiris rajtojn super la monaĥejo kaj tenadon de plimulto de ties bienoj Vok kaj Petr z Rožmberka.[1] Roku 1445 podle krumlovských register bylo v Boleticích 26 osedlých, většinou s českými jmény.[1]

En la jaro 1722 estas unue menciata lerneo proksime de la paroĥo, kun unu instruisto.[1] Post nuligo de la monaĥejo per imperiestra orodono el la 10-a de novembro 1785 aĉetis la monaĥejan senjorujon en aŭkcio princo Jan Schwarzenberg kaj alligis ĝin al krumlova senjorujo.[1] En inventario de la boletica paroĥejo el la jaro 1797 estis indikita ankaŭ akvodukto en la paroĥon kaj la lernejon.[1] En la jaro 1937 la preĝejo estis elektrizita kaj estis riparita ĝia tegmento.[1] En la jaro 1921 Boletice havis 56 domojn kaj 394 loĝantojn.[1]

Konsisto de la armea spaco[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito la germana loĝantaro estis forŝovita, senpere poste la regiono estis enmembrigita en la armean spacon.[1] Ankoraŭ en la jaro 1956 la preĝejo estis riparita, swed poste eĉ ĝi dezertiĝis kaj estis malkonstruata kiel ĉiuj pereiĝantaj vilaĝoj.[1]

Post la jaro 2000 estiĝis civitana asociiĝo Boletice, klopodanta savi la preĝejon; en julio de 2005 komune kun skotlandaj volontuloj organizis purigadon en ĉirkaŭaĵo de la preĝejo.[1] Oni pripensis alirebligi la regionon inkluzive de la preĝejo por civila turismo.[1] Ekde la 1-a de julio 2006 estis dum sabatoj, dimanĉoj kaj de la ŝtato agnoskitaj festotagoj partoj de la armea spaco alirebligitaj. En konekso kun tio estis en la armea spaco kaj ties ĉirkaŭaĵo markitaj 75,5 km piedirantaj turismaj vojoj kaj 95 km biciklovojoj. Tra Boletice (preter la preĝejo) kondukas biciklovojo n-ro 1254 el Kájov ĝis Horní Planá, en Boletice ligas al ĝi biciklovojo n-ro 1253 el Chvalšiny.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
201166

Mito[redakti | redakti fonton]

En Boletice dum sia vivo senĉe kverelis du obstinaj kamparanoj. Ili maltoleris unu la alian. Kiam ili mortid, ili estis entombigitaj en loka tombejo ĉe la preĝejo de sankta Nikolao. Sed el la tombejo dum noktoj aŭdiĝis lamentado, insultado kaj minacado. La boleticanoj estis ridindaj por la tuta regiono, ke ili havas kverelemajn mortintojn. Eĉ ne loka paroĥestro ne sciis konsili al si kun tiu ĉi situacio, kaj tial li petis konsilon en Romon la papon mem. Li kondutis laŭ lia respondo. La krucoj sur la tomboj de la mortintoj devis esti lokigitaj perdorse al si. Ekde tiu tempo estis en la tombejo trankvilo. La kverelado ĉesis.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 Boletice (Poletitz), ttt Zaniklé obce po roce 1945, Jiří Kripner 25. 12. 2006, Anna Bauerová