Zvíkov (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Zvíkov
Zvíkov

Suma vido al la burgo

Suma vido al la burgo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 26′ 20″ N, 14° 11′ 31″ O49.43888888888914.191944444444Koordinatoj: 49° 26′ 20″ N, 14° 11′ 31″ O
Situo de Zvíkov
Retadreso Oficiala retpaĝaro
v  d  r
Information icon.svg
aviadila bildo de la burgo

Zvíkov estas burgo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda parto de Sudbohemia regiono, 15 km norde de urbo Písek, apud la vilaĝo Zvíkovské Podhradí, en romantika pejzaĝo de la valbaraĵo Orlík super enfluejo de la rivero Otava en la riveron Vltava.

Unu el la plej konataj kaj plej bone konservitaj mezepokaj burgoj en Ĉeĥio, nomata ofte ankaŭ "Reĝo de ĉeĥaj burgoj", listigita ekde 1950 inter Naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio. Pri la burgo ekzistas ankaŭ esperantlingve dublita profesia filmeto (vidu en Eksteraj ligiloj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo.Zvíkov.ĉe.la.valbaraĵo.Orlík.JPG

Veno de gotiko laŭtempe koneksas kun evoluo de reĝa potenco kaj kun konstruado de burgoj kaj urboj. Ankaŭ Zvíkov estis konstruita kiel apogpunkto de la reĝa potenco. Konstruadon de Zvíkov komencis Venceslao la 1-a (antaŭ la jaro 1253), finis ĝin Přemysl Otakar la 2-a, kies estis Zvíkov ŝatata sidejo. La ega burgo kun strategia situo sur rokinsulo ne lasis dormi precipe Rožmberkidojn, kiuj estis oftaj kontraŭuloj de la reĝo. Sed mallonge post la jaro 1437 ili sukcesis eluzi la burgon, ekde la jaro 1473 ĝi estis lombardigita kaj poste vendita al Švamberkidoj. Dum Petr el Švamberk, la aktiva partopreninto de nobelara ribelo en la jaroj 16181620, la burgo travivis mallongan heroan etapon de sia historio. Ĝuste tiel kiel burgo Orlík ĝi rezistis al imperiestra potenco kaj ĝi kapitulaciis kiel la lasta en la jaro 1622. Sekve ĝi estis vendita al Eggenberk-anoj, en la jaroj 17191948 ĝi apartenis al Schwarzenberkidoj. Agadoj entreprenitaj de Schwarzenberkidoj malhelpis la plej grandajn damaĝojn, sed oni praktikis riparojn en kelkaj lokoj nesenteme.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interna korto de la reĝa palaco

De malproksime videbla dominaĵo de la burgo estas ronda defendturo, situanta proksime de nova enirejo. Origina enirejo estis tra Železná brána (Fera pordego) kaj tra Červená věž (Ruĝa turo) el subburgejo, kiu estas nuntempe subakvigita.

En la reĝa palaco viziteblas i.a.: kavalira salonego, kapelo de Sankta Venceslao kun surmuraj pentraĵcoj el la 80-aj jaroj de la 15-a jarcento, sakristio, manĝopreparejo, riĉe surmure ornamitaj blazona kaj geedziĝa salonoj, krona salono onidire servinta ankaŭ por konservado de ĉeĥaj reĝkronigaj juveloj, servejo kun modelo de la burgo kaj deprenitaj surmuraj pentraĵoj, terasoj sur loke de iamaj reĝaj ĉambroj kun panoramo de la kunfluo de la riveroj Vltava kaj Otava, armilejo kun ekspozicio de lokaj arkeologiaj trovaĵoj kaj kelaro. En la apuda galerio okazadas sezonaj artekspozicioj.

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La burgo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro, alitempe laŭ interkonsento. Aktualajn informojn vidu en la oficiala retpaĝaro.
  • La trarigardo okazadas memstare sen ĉiĉerono kaj daŭras proksimume 45 minutojn.
  • Dum someraj ferioj en la areo okazadas teatrospektakloj kaj aliaj kulturaj aranĝoj.
  • Ĉe la burgo troviĝas ŝiphaltejo por regulaj ekskurslinioj tra la valbaraĵo.
  • Pagenda parkejo troviĝas 500m for, al la apuda vilaĝo funkcias ankaŭ publika bustrafiko de la urbo Písek.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • KUTHAN Jiří: Gotická architektura v jižních Čechách. Praha: Academia, 1975. 221 p.
  • NOVOTNÝ František: Zvíkov. České Budějovice : Kraj. středisko stát. památkové péče, 1979. nepaĝigite.
  • SEDLÁČEK, August. a kol.: Hrady, zámky a tvrze Království českého. Písecko. Praha : Argo, 1996. ISBN 80-85794-84-5.
  • TYL František: Průvodce po Zvíkově. Praha : Tyl, 1888. 34 p.
  • VYBRANÉ středověké památky Prácheňska. Praha : Společnost přátel starožitností, 1998. 54 p. ISBN 80-901258-9-1.
  • ZÍBRT Čeněk: Z dějin zámku a panství Zvíkova. Praha : Zíbrt, 1908. 158 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]