Rapšach
| Rapšach | |||
| germane Rapischach | |||
| municipo | |||
Preĝejo de sankta Zigismondo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Rapšach | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | Jindřichův Hradec | ||
| Administra municipo | Suchdol nad Lužnicí | ||
| Historia regiono | Bohemio (ĝis la jaro 1920 Malsupra Aŭstrio) | ||
| Parto de | Okcidenta Vitorazio | ||
| Situo | Rapšach | ||
| - alteco | 472 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 48° 52′ 45″ N 14° 55′ 58″ O / 48.87917 °N, 14.93278 °O (mapo) | ||
| Areo | 28,35 km² (2 835 ha) | ||
| Loĝantaro | 601 (2025) | ||
| Denseco | 21,2 loĝ./km² | ||
| Baseno | Baseno Třeboň | ||
| Unua skribmencio | 1338 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 378 07 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0313 | ||
| NUTS 5 | CZ0313 547069 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de municipo | 2 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.obec-rapsach.cz | |||
Rapšach (germane Rapischach, Rottenschachen) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Jindřichův Hradec. En la jaro 2025 ĉi tie vivis 601 loĝantoj. Dume Nová Ves u Klikova apartenis ĉiam al Bohemio, la katastra teritorio Rapšach estis al Ĉeĥoslovakio alligita nur la 31-a de julio 1920 kiel konsisto de la tn. Okcidenta Vitorazio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Halámky, Chlum u Třeboně, Staňkov, Nová Ves nad Lužnicí kaj Suchdol nad Lužnicí.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1338.
Post Munkena interkonsento Rapšach estis almembrigita al Nazia Germanio la 24-an de novembro 1938 kaj la ĉeĥa loĝantaro foriris, do komencis ĉi tie superi loĝantoj de germana lingvo. Tiuj estis devigitaj al foriro post la dua mondmilito, el Rapšach estis ellandigitaj ĉirkaŭ 800 homoj de la germana lingvo. Reveno de la devena ĉeĥlingva loĝantaro kaj plua alloĝigado fare de ĉeĥlingva loĝantaro kaj loĝantaro el Slovakio estis nur malrapida. Post la estiĝo de Limgardistaro en la jaro 1951 la ĉirkaŭaĵo de Rapšach estis en la limzono, apartigita de bariloj kun pikdrato, kio komplikigis la vivon kaj al la hejma loĝantaro kaj al venintaj vizitantoj.
En la jaro 1952 estis el ordono de ministerio de enlando aliloĝigita en enlandon pro kaŭzo de gardado de ŝtatlimo preskaŭ la tuta municipo, escepte de ses familioj. Alvenis novaj alloĝigintoj, unue el ĉirkaŭaĵoj de Pacov kaj Pelhřimov, pli poste el suda Moravio kaj el Slovakio. Sed la municipo iom post iom preskaŭ senhomiĝis.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 2 104 |
| 1880 | 2 636 |
| 1890 | 2 746 |
| 1900 | 2 864 |
| 1910 | 2 912 |
| 1921 | 2 661 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 2 270 |
| 1950 | 1 471 |
| 1961 | 751 |
| 1970 | 741 |
| 1980 | 655 |
| 1991 | 564 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 550 |
| 2011 | 568 |
| 2014 | 592 |
| 2016 | 558 |
| 2017 | 562 |
| 2018 | 581 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 635 |
| 2020 | 644 |
| 2021 | 614 |
| 2022 | 643 |
| 2023 | 652 |
| 2024 | 624 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 601 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]Municipo Rapšach konsistas el du partoj sur du samnomataj katastraj teritorioj.
- Rapšach – konsisto estas ankaŭ domaroj Spáleniště, Malý Londýn kaj Velký Londýn. Konsisto de la katastra teritorio estas ankaŭ nuligita katastra teritorio de pereinta municipo Kunšach.
- Nová Ves u Klikova – pereinta setlejo
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de sankta Zigismondo
- Konstruaĵo de baza lernejo el la jaro 1925
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]- Monumento
- Tombejo
- Vilaĝplaco
- Aparta lernejo
- Parto de vilaĝplaco
| ||||

