Chlum u Třeboně

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 48°57′22″N 14°55′52″E  /  48.95611°N, 14.93111°O / 48.95611; 14.93111 (Chlum u Třeboně) (mapo)
Chlum u Třeboně
germane: Chlumetz
kampurbo
Chlum u Třeboně zámek.jpg
Kastelo en Chlum u Třeboně
Flag of Chlum u Trebone.svg
Flago
Chlum u Trebone CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Chlum u Třeboně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Třeboň
Historia regiono Bohemio
Memorindaĵoj Chlum u Třeboně kastelo
Riveroj Nová řeka, Hejtman fiŝlago
Situo Chlum u Třeboně
 - alteco 492 m s. m.
 - koordinatoj 48°57′22″N 14°55′52″E  /  48.95611°N, 14.93111°O / 48.95611; 14.93111 (Chlum u Třeboně) (mapo)
Areo 47,37 km² (4 737 ha)
Loĝantaro 2 158 (2009)
Denseco 45,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1399
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 378 04
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0313
NUTS 5 CZ0313 546461
Katastraj teritorioj 4
Partoj de kampurbo 4
Bazaj sidejunuoj 10
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chlum u Třeboně
Retpaĝo: www.chlum-ut.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Chlum u Třeboně (germane Chlumetz) estas kampurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Jindřichův Hradec, proksime al la ŝtatlimo kun Aŭstrio. En 2009 ĝi havis 2158 loĝantojn. Populara ripozloko kun eblecoj de banado, fiŝkaptado , piedmigrado kaj biciklado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1399. La komunumo havas longan tradicion en produktado de arta vitro. La lokan kastelan parkon ofte vizitadis poeto František Hrubín (1910-1971), troviĝas tie lia busto kaj memorsalono.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo Chlum u Třeboně, konstruita en 1710 de la germana nobela familio Fünfkirchen , ekde 1861 aparteninta al ĉefdukoj d´Este – komence de la 20-a jarcento novbaroke adaptita
  • Pilgrima kaj paroĥa preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, nomata „Malgranda Mariazell“, konstruita en 1745, larĝigita 1804 , kun ŝtonaj statuoj de la sanktuloj ĉirkaŭ la preĝejo
  • Krucvojo ela 2-a duono de la 18-a jarcennto, kondukanta de la kastelo al preĝejo
  • Barokaj statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj de Sankta Anna sur digo de la fiŝlago
  • Akvofontano sur la placo
  • Urbodomo
  • 85 hektara fiŝlago Hejtman adaptita por ripozceloj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ČERNÝ, Jiří: Poutní místa Soběslavska a Třeboňska s přilehlou částí Dolních Rakous, České Budějovice 2009. (ĉeĥlingve)