La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1272.
En Hořice estis en la jaro 1897 filmita la unua ludita filmo sur teritorio de la hodiaŭa Ĉeĥio. Temis pri Hořický pašijový film, kiun filmis ĉi tie usonaj filmistoj.
En la jaroj 1938 ĝis 1945 la municipo estis sekve de fermo de Munkena interkonsento almembrigita al Nazia Germanio kiel konsisto de govio Oberdonau. Komence de majo de 1945 la teritorio de municipo estis liberigita fare de usona armeo. Post la dua mondmilito la plimulto de loĝantoj estis ellandigita kaj en la urbeto enloĝigis ĉeĥoj el la enlando.
Punpilorio kaj du bovloj – ŝtona malfrue gotika pilorio estas el la jaro 1549. Ĝi estis destinita al plenumado de rajto en Hořice na Šumavě kaj en la najbaraj vilaĝoj.