La urbeto estis fondita de nobela familio Bavor el Strakonice - samtempe kun ĝi estis super la valo de Blanice konstruita negranda burgo. En 1351 kaj la urbeto kaj la burgo estis vendita al familo Rožmberk.
La burgeto mem malaperis supozeble jam fine de la 14-a jarcento, kiam la familio Rožmberk translokis sian sidejon al nove konstruita burgo Helfenburk.