Helfenburk u Bavorova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Helfenburk
Helfenburk
burgo
Burga kerno
Oficiala nomo: Helfenburk
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Strakonice
Municipo Krajníčko
Historia regiono Ĉeĥa reĝlando
Situo Helfenburk
 - alteco 683 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 09″ N 14° 00′ 24″ O / 49.13583 °N, 14.00667 °O / 49.13583; 14.00667 (mapo)
Stilo Gotika arkitekturo
Materialo Ŝtono
Fondita 1357-1364
 - alikonstruo lasta kvarono de la 13-a jarcento
 - pereo post 1589
Familio Rožmberkidoj
Konstruintoj Jošt, Petr, Oldřich I. z Rožmberka, Jan
Plej facila aliro el Krajníčko
Proprumanto urbo Bavorov
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Helfenburg (Bavorov)
Retpaĝo: www.helfenburk.eu
Portalo pri Ĉeĥio
panoramo de la burgo

Helfenburk estas burgruino en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Strakonice, en katastra teritorio de municipo Krajníčko, 6 km okcidente km de Bavorov, sur roka deklivo en alto 680 m.s.m. kun panoramo al la vasta ĉirkaŭaĵo.

Ampleksa, bone konservita ruino de mezepoka gotika burgo, fondita en 1355 de la plej potenca sudbohemia nobela familio Rožmberk, surbaze de la ordono de la tiama imperiestro Karolo la 4-a. En la periodo de malfrua gotiko ĝi estis rekonstruita je fortikaĵo. Dominanto de la tuta sudorienta regiono Šumava, romantiketosa loko kaj ŝatata celo por piedekskursoj.

Vidindaĵoj kaj praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • El la origina burgo, neloĝata jam ekde la 16-a jarcento, konserviĝis ampleksa muregaro kun fosaĵoj kaj kanonbastionoj, enirpordegoj kun ligna ponto, restaĵoj de trietaĝa palaco kaj cilindra turo adaptita kiel belvida turo.
  • Krome viziteblas malgranda burga bestoĝardeno (kaprinoj, ŝafoj, ĉevaloj).
  • La arealo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro (krom lundoj).
  • En turisma sezono krome okazas en ĝi diversaj kulturaj aranĝoj (historia festeno, koncertoj, porinfanaj aranĝoj).
Vido de oriento al la kerno de burgo kaj bergrifto, fotita en 1988 Vido de oriento al la kerno de burgo kaj bergrifto, fotita en 2015 Vido el nordo al la bergrifto kaj la dua pordego de burgo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]