Kvankam plejparton de la historiaj memorindaĵoj neniigis granda incendio en 1722, Vodňany povas fieri pro mezepoka muregaro kun defendobastionoj kaj akvofosaĵo. Dominanto de la historia urbocentro kun ampleksa kvadrata placo kaj konservitaj urbanaj domoj, malnova ponto, baroka statuo de Sankta Johano el Nepomuk, monumento de Petr Chelčický, kaj statuo de Jan Žižka estas gotika preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria el la 14-a jarcento.